Maho-ŝoĝo

ĝenro kaj rolfako de animeo kaj mangao

Maho-ŝoĝo (魔法少女 [mahō ŝōĝo], knabino-magiistino) estas ĝenro de mangao kaj animeo pri knabinoj-magiistinoj. Ĝi estas kutime rigardata kiel subĝenron de ŝoĝo, tio signifas, ke la celanta spektantaro de tiu ĝenro estas inaj adoleskuloj. La ĉefrolulo de maho-ŝoĝo estas knabino aŭ junulino, posedanta supernaturajn (magiajn) kapablojn, kiujn ŝi uzas por lukti kontraŭ malbono, savi la Teron, defendi la malfortajn kaj simile. Iufoje estas pluraj knabinoj kun variaj magiaj kapabloj, kutime laborantaj en unu grupo. La plej karakteraj reprezentantoj de tiu ĝenro estas "Sejla Mun", "Kartokaptisto Sakura" "Tokio Miaŭ Miaŭ", "Magia Kavaliro Rejart", "Ĉarma Sami" kaj "Futari ŭa Puri Kjua". La unua anime-serio en la ĝenro maho-ŝoĝo iĝis "Sorĉistino Salli", aperinta en 1966. La knabinoj-magiistinoj ankaŭ estas konata en Japanio, kiel maĝokko (魔女っ子 [maĝokko], knabino-sorĉistino).

Sakura el la animeo "Kartokaptisto Sakura" estas klasika ekzemplo de knabino-magiistino

Estas ankaŭ analogia ĝenro maho ŝonen (魔法少年 [mahō ŝōnen], knabo-magiisto), subĝenro de ŝonen, kie la ĉefrolulo estas junulo, sed ĝi estas multe pli malofta. Kiel ekzemplon de maho ŝonen oni povas prezenti animeon kaj mangaon "D.N.Anĝelo".

Ankaŭ endas distingi maho-ŝoĝo-n de la ĝenro maho kanoĝo (魔法彼女 [mahō kanoĝo], amatino-magiistino), kie la ĉefrolulo estas junulo, ĉe kies amatino havas aŭ ekhavas magian kapablojn.

Ekzemploj redakti

Vidu ankaŭ redakti