Maison Carrée

La Maison Carrée (franclingva prononco: [mɛzɔ̃ kaʁe]; "kvadra domo") estas antikveca konstruaĵo en Nîmes, suda Francio; ĝi estas unu el la plej bone konservitaj fasadoj de Romia templo en la teritorio de la iama Romia Imperio.

La Maison Carrée, Nîmes.

La Maison Carrée estas ekzemplo de Vitruvia arkitekturo.[1] Staras sur 2.85 m alta podio, la templo dominis la forumon de la Romia urbo, formante ortangulon preskaŭ dufoje tiom longan kiom larĝan, kiu estas 26.42 m por 13.54 m. La fasado estas markita de profunda portikopronaos preskaŭ triona el la longo de la konstruaĵo. Temas pri heksastila desegno kun ses korintordaj kolonoj sub la frontono.[2]

NotojRedakti

  1. Komparebla poditemplo de la Aŭgusta periodo, "rimarkinde simila laŭ ornamo kaj proporcioj" (Anderson 2001:72) ankoraŭ staras en Vienne.
  2. La kolonaro ĉirkaŭas, pro kio la portiko havas entute dek kolonojn.

BibliografioRedakti

  • Wheeler, Mortimer (1964). Roman Art and Architecture. Thames and Hudson. ISBN 0-500-20021-1.
  • Stierlin, Henri (2002). The Roman Empire: From the Etruscans to the Decline of the Roman Empire. Taschen.