Maiza ustilago (Ustilago maydis), estas mikroskopa fungo, kiu kaŭzas malsanon nomitan "maiza karbo" al la maiza planto (Zea mays kaj Euchlena mexicana). Ĝi apartenas al la ustilagofungoj (Ustilaginales). En Meksiko la infektitaj maizgrajnoj konsistigas aprezatan manĝaĵon nomitan "huitlakoĉo" (hispane : cuitlacochehuitlacoche /kwi.tlaˈko.t͡ʃe/ aŭ /gwi.tlaˈko.t͡ʃe/, naŭatle : /wi.t͡ɬa.ko.t͡ɕe/))

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Maiza ustilago
Maiza ustilago(Ustilago maydis)
Maiza ustilago(Ustilago maydis)
Biologia klasado
Domanio: Eŭkariotoj Eukaryota
Subdomanio: Opisthokonta
Regno: Fungoj Fungi
Subregno: Dikarya
Filumo: klabfungoj Basidiomycota
Subfilumo: Ustilaginomycotina
Klaso: Ustilaginomycetes
Ordo: Ustilaginales
Familio: Ustilaginaceae
Genro: Ustilago
Ustilago maydis
(DC.) Corda, (1842)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La plej frua signo de la infektiĝo estas, ke aperas blankaj veziketoj sur loko de la maizgrajnoj. Tiuj veziketoj kreviĝas kaj pluinfektas per milionoj de nigraj sporoj. La atakitaj plantoj havas torditan kreskon. Kvankam la fungo kapablas disvolviĝi en kiu ajn parto de la planto, ĝi plej ofte disvolviĝas sur la ovarioj kaj igas normalajn grajnojn grandaj tumoroj fungosimilaj. La sporoj produktitaj aspektigas la spikojn bruligitaj. La etimo de la genronomo estas la latina verbo ustilare = bruligi.

La fungo plej infektokapabla estas dum varmo. La sporoj travintrumas en la grundo sur detranĉita maiztigo kaj denove infektas printempe. Por preventi tiun malsanon estas rekomendite kultivi hibridajn rezistokapablajn varietatojn. Ĝis nun ne ekzistas efika kuracilo. Por eviti disvastiĝon de la malsano estas rekomendite forbruli infektitajn plantojn. Kulturalternado kun sojo aŭ cerealoj povas preventi la malsanon ĉar la fungo malofte kreskas sur tiuj plantoj.

Eksteraj ligiloj redakti