Majoneza kruĉo (ruse майонезная банка, баночка из-под майонеза) en eksa Sovetio estas popola nomo de specifa tipo de vitraj ujoj (10 cm alta, enhavanta ĉ. 250 ml), en kiujn oni pakis majonezon, mielon, mustardon, laktaĵojn kaj aliajn produktojn. Formo de majoneza kruĉo ne ŝanĝiĝis dum jardekoj, danke al kio la ujo iĝis fakte parto de sovetia ĉiutagaĵo. Ekzistis pluraj uzoj de la ujo: oni trinkis el ĝi teon, konservis en ĝi dolĉaĵojn, uzis ĝin por porti urinon al kliniko por analizi ktp.

Majoneza kruĉo, produktita en Sovetio

Estas nekonate, kial oni eknomis la kruĉojn "majonezaj": ja ne nur majonezon oni pakis tiel kaj majonezon oni pakis ne nur tiel.

Majonezaj kruĉoj estas menciataj en poezio kaj multaj rememoroj pri sovetia tempo.