Makarono

franca dolĉaĵo
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun makaronioj aŭ makrono (bakaĵo).

Makarono aŭ pli komplete pariza makarono (france Macaron Parisien) estas dolĉaĵo farita el kirlita ovoblanko miksita kun glazursukero kaj pistitaj migdaloj. Foje oni aldonas aliajn ingrediencojn: buteron, farunon, giston, mielon, kremon, ovoflavon, ĉokoladon, kakaon aŭ spicojn. Anstataŭ migdalojn oni povas uzi pistitajn avelojn, juglandojn, arakidojn, semojn kaj kokosnuksojn.

Diverskoloraj makaronoj

Makarono estas bakata en malalta temperaturo sur lada plato aŭ en muldilo. Depende de la ingrediencoj kaj la tempo de bakado, makarono povas esti kraka kaj facilrompa aŭ mola, kun strukturo simila al marcipano. Post malvarmigo oni ŝmiras makaronon per kremo, dekoras per pomado aŭ surŝutas glazursukeron.

Vidu ankaŭ redakti

  • meringo, bakaĵo el kirlita ovoblanko kaj sukero
  • makrono, bakaĵo kun nekirlita ovoblanko