Makronoj estas longe konserveblaj bakaĵoj, kiuj baza konsistas el pasto de sukero, ovoblanko erigitaj migdaloj, nuksoj aŭ aliaj oleosemoj. Anstataŭ erigitaj migdaloj ankaŭ uzatas jam preta pasto migdalaĵa, precipe marcipano. Krom migdaloj kiel oleaj semoj uzatas ekzemple aveloj, juglandoj, raspaĵoj de kokoso, pistacioj aŭ kernoj de persikoj, sed neniam arakidoj.

"migdala korneto", ekzemplo de makrona bakaĵo
makrono el raspita kokoso

Makronoj estas bakaĵoj kun kompare longa historio. Ili fontas en receptaĵoj origine en la arabaj landoj de okcidenta Azio, kiuj per la araba ekspansio ekde la 9-a jardeko ankaŭ influis la eŭropan kuirarton. La ne longe konservebla makarono (france Macaron Parisien), bakaĵo el kirlita ovoblanko kutime el du pecoj kunligitaj per kremaĵo, estas plievoluigita receptaĵo de la 19-a jarcento el Parizo.