Makula kalvecomakula alopecio (Alopecia areata) estas kondiĉo, en kiu la hararo estas perdita de iuj aŭ ĉiuj areoj de la korpo. Ĝi ofte kaŭzas kelkajn kalvaj makulojn sur la kapa hararo, grandajn proksimume de monero. Eblaj faktoroj de la makula kalveco estas psikologia streso kaj malsano ĉe individuoj kun risko, sed en la plej multaj kazoj ekzistas neniu evidenta kaŭzo. Homoj estas alikaze ĝenerale sanaj. En kelkaj kazoj, ĉiuj haroj sur la kapo perdiĝas (Alopecia totalis), aŭ ĉiuj korpaj haroj estas perditaj (Alopecia universalis). Harperdo povas esti permanenta, aŭ provizora. Ĝi estas aparta de androgena harperdo, kiu estas ofta inter viroj.

Makula kalveco verŝajne estas aŭtoimuna malsano rezultanta de rompo de imuna privilegio de la harfolikloj. Riskaj faktoroj inkluzivas ekzemplojn en la familia sana historio. Inter identaj ĝemeloj, se unu estas trafita, la alia havas proksimume 50% eblecon esti ankaŭ trafita. La estiga mekanismo implikas malsukceson de la korpo rekoni siajn proprajn ĉelojn, kun posta imun-kaŭzita detruo de la harfoliklo.

Neniu kuraco por la kondiĉo estas konata. Kelkaj traktadoj, precipe triamcinolonaj injektoj kaj 5%-aj minoksidilaj topikaj kremoj estas efikaj en rapidigo de hara rekresko. Sunkremo, kapkovraĵoj por protekti kontraŭ malvarmo kaj suno, kaj okulvitroj - se mankas la okulharoj- estas ankaŭ rekomenditaj. En pli ol 50% de la kazoj de subite estiĝante, lokalizita makula malsano, hararo rekreskas ene de jaro. Ĉe pacientoj kun nur unu aŭ du makuloj, ĉi tiu unujara resaniĝo okazos en ĝis 80%. Tamen, plej multaj pacientoj havas pli ol unu epizodon dum la tuta vivo. Ĉe multaj pacientoj, harperdo kaj rekresko okazas samtempe dum pluraj jaroj. Inter tiuj en kiuj ĉiuj korpaj haroj estas perditaj, malpli ol 10% resaniĝas.

Proksimume 0,15% de homoj estas trafitaj iam ajn kaj 2% de homoj estas trafitaj iam dum la vivo. Komenco de la malsano okazas kutime jam en infanaĝo. Femaloj estas trafitaj pli ofte ol maskloj.