Makvora tufkormorano
La Makvora tufkormorano (Phalacrocorax atriceps purpurascens ), Makvorinsula tufkormorano aŭ Makvora kormorano, estas mara birdospecio aŭ subspecio de la familio de kormoranoj kiu estas indiĝena de la Makvora Insulo en la Suda Oceano, ĉirkaŭ duone survoje inter Aŭstralio kaj Antarkto.
Makvora tufkormorano | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Makvora tufkormorano
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Phalacrocorax atriceps purpurascens (Brandt, 1837) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Taksonomio
redaktiLa Makvora tufkormorano estas unu el la bluokulaj tufkormoranoj, foje lokita en la genron Leucocarbo aŭ Notocarbo, kaj subspecio de la Imperia tufkormorano. Ĝi estas foje konsiderata plena specio.
Distribuado kaj habitato
redaktiLa Makvora tufkormorano estas limigita al la ĉeantarkta Makvora Insulo kaj la najbaraj Insuletoj Bishop kaj Clerk, parto de la Makvora grupo, 33 km sude. Krom reproduktado kaj ripozado, ties habitato estas mara.
Aspekto
redaktiLa Makvora tufkormorano havas tre nigrajn suprajn partojn kaj blankajn subajn partojn. La supraj vangoj kaj orelareo estas nigraj; estas blankaj strioj en flugiloj, nigra kurbeca kresto super la frunto kaj rozkolorecaj piedoj.[1] Reprodukta plenkreskulo havas paron de oranĝaj karunkloj ĉe la bekobazo antaŭ la okuloj, oranĝec-brunan vizaĝan haŭtaĵon ĉe la bazo de la suba makzelo, same kiel bluajn okulringojn.[1] Ĝi estas ĉirkaŭ 75 cm longa, kun enverguro de 110 cm kaj pezo de 2.5–3.5 kg.[1]
Kutimaro
redaktiLa Makvoraj tufkormoranoj estas gregemaj kaj ripozas en grupoj de kelkaj birdoj ĝis de kelkaj centoj.[2]
Reproduktado
redaktiTiuj birdoj estas la tutan jaron en la Makvora Insulo, kie ili reproduktiĝas jare en malgrandaj al grandaj kolonioj sur nudaj rokaj marbordoj kaj klifinsuletoj. Nestokonstruado okazas el junio. La nestoj estas nekompletaj konusoj, 20–30 cm altaj, konstruitaj el vegetaĵaro, guano kaj koto. La ino demetas 2-3 ovojn inter meza septembro kaj januaro, ĉefe fine de septembro kaj komence de novembro, kaj plej ovoj eloviĝas fine de decembro. Plej idoj sendependiĝas el siaj gepatroj meze de februaro.[3]
Manĝo
redaktiTiuj birdoj manĝas surloke en neprofundaj marbordaj akvoj,[4] kun dieto konsista ĉefe el bentaj fiŝoj. Kormoranaroj povas manĝi kune.[2]
Statuso kaj konservado
redaktiLa populacio de Makvora tufkormorano estis ĉirkaŭkalkulata en 2000 je ĉirkaŭ 760 reproduktaj paroj, inklude 100 parojn ĉe la insuletoj Bishop kaj Clerk.[5] Posta (oktobro 2003) enketo trovis 472 nestumantajn parojn en dekunu kolonioj de la propra Makvora Insulo, indike malpliiĝon de 30%.[6]
Tiu taksono estis listata kiel vundebla laŭ la Aŭstralia Environment Protection and Biodiversity Conservation Act 1999,[4] ĉar ties populacio estas malgranda, tro surloka kaj suferunta fluktuojn en la reprodukta sukceso pro veterkondiĉoj kaj manĝodisponeblo. Aliaj minacoj estas predado de idoj fare de la Bruna rabmevo kaj de la Nigra rato.[5]
Notoj
redaktiReferencoj
redakti- DEWHA (Department of the Environment, Water, Heritage and the Arts) - Leucocarbo atriceps purpurascens - Imperial Shag (Macquarie Island). Alirita la 18an de februaro 2009.
- Garnett, Stephen T.; & Crowley, Gabriel M. (2000). The Action Plan for Australian Birds 2000. Environment Australia: Canberra. ISBN 0-642-54683-5 [1] Arkivigite je 2009-08-14 per la retarkivo Wayback Machine
- Marchant, S.; & Higgins, P.J. (eds). (1991). Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic Birds. Volume 1: Ratites to Ducks. Oxford University Press: Melbourne. ISBN 0-19-553244-9
- Schulz, M.; & Lynn, J. (2003). Burrowing petrels on Macquarie Island, late March to early December 2003. Report to Nature Conservation Branch, Department of Primary Industries, Water and Environment, Hobart, Tasmania. Department of Primary Industries, Water and Environment, Hobart, Tasmania.