Malcolm EVANS (naskiĝis en aprilo de 1944) estas brita komputilluda programisto, konata plej bone pro sia ludo 3D Monster Maze por la komputilo Sinclair ZX81 kaj pro Trashman, ludebla per la komputilo ZX Spectrum. La ludoj aperis en 1982 kaj 1984 respektive.

Malcolm Evans

Li kaj lia dunaskita frato, Rod, naskiĝis en Romford, sed la familio post nelonge transloĝiĝis al Portsmouth.