Malferma Olimpiko de la Belorusi-Rusia universitato pri matematiko

Malferma Olimpiko de la Belorusi-Rusia universitato pri matematiko estas ĉiujara matematika konkurso de altlernejaj studentoj kaj aspirantoj. Ĝi okazas en urbo Mahiljoŭ, Belorusio, surbaze de Belorusi-Rusia universitato, ekde 2010.

Partoprenas la olimpikon la teamoj de altlernejoj, konsistantaj el ne pli ol du personoj (studentoj aŭ aspirantoj) kaj unu gvidanto. La olimpiko okazas kiel konkurso kun persona kalkulo, ekster kvoto al la teamo povas esti aligitaj la venkintoj (1a, 2a, 3a lokoj) de la Malferma Olimpiko de la Belorusi-Rusia universitato pri matematiko dum pasintaj jaroj. La olimpiko okazas en unu etapo, en formo de testado (30 testaj taskoj dum 5 horoj), la testoj enhavas taskojn el jenaj branĉoj de matematiko: algebro, nombroteorio, analitiko reela aŭ kompleksa, analiza geometrio, kombinatoriko, ordinaraj diferencialaj ekvacioj.

Por kalkulo de poentoj estas konsiderataj la komplikec-koeficientoj de la taskoj. Laŭ la rezultoj de la testado estas determinataj la venkantoj: 12 partoprenintoj ricevas medalojn kaj diplomojn de 1-3a gradoj, 6 partoprenintoj ricevas diplomojn pri laŭda mencio.

Laborlingvoj de la Olimpiko estas la angla kaj la rusa.[1]

Referencoj redakti

  1. Open Mathematical Olympiad of the Belarusian-Russian University (angle). Белорусско-Российский университет. Arkivita el la originalo je 2017-02-27. Alirita 2017-02-26.