Malfermita malfermo

la ŝaka ludkomenco 1. e4 e5

En ŝako malfermita malfermo estas tiu, kiu komenciĝas per movo de la reĝa peono kaj nigro respondas per la sama movo (en algebra notado 1.e4 e5). Male, duonmalfermitaj malfermoj estas tiuj, en kiuj nigro ne respondas per 1... e5, sed per movo kiel 1... e6 (Franca defendo) aŭ 1... c5 (Sicilia defendo).

Malfermita malfermo
pozicio
a b c d e f g h
8 a8 b8 c8 d8 e8 f8 g8 h8 8
7 a7 b7 c7 d7 e7 f7 g7 h7 7
6 a6 b6 c6 d6 e6 f6 g6 h6 6
5 a5 b5 c5 d5 e5 f5 g5 h5 5
4 a4 b4 c4 d4 e4 f4 g4 h4 4
3 a3 b3 c3 d3 e3 f3 g3 h3 3
2 a2 b2 c2 d2 e2 f2 g2 h2 2
1 a1 b1 c1 d1 e1 f1 g1 h1 1
a b c d e f g h
Tipo Malfermo de la reĝa peono
vdr

Malfermaj malfermoj estas la plej popularaj kaj tre potencaj: ili tuj funkcias por regi la centron kaj liberigi du ŝakpecojn (la damon kaj la reĝan kurieron). El la movo 1.e4 devenas la plej malnovaj malfermoj en ŝako. Male, 1.e4 metas peonon sur sendefendan ĉelon kaj malfortigas d4 kaj f4; Hungara majstro Gyula Breyer melodrame deklaris, ke "Post la ludo de 1.e4 blanko estas en sia lasta sufero".

La dua plej populara movo por blanko estas 2. Ĉf3 atakanta la nigran reĝan peonon, preparante la mallongan arokon kaj antaŭvidante la antaŭeniĝon de la daman peono al d4. La plej ofta respondo de nigro estas 2... Ĉc6, kiu kutime kondukas al la Hispana malfermo, la Giuoco Piano, la Defendo de la du ĉevaloj aŭ la Skota Malfermo. Se nigro anstataŭ konservi simetrion kaj kontraŭatakas blankan centron per 2... Ĉf6 tiam rezultas la Defendo Petrov.

La plej popularaj alternativoj al 2.Ĉf3 estas 2.Ĉc3 (la Viena Malfermo), 2.Kc4 (la Kuriera malfermo) kaj 2.f4 (la Reĝa gambito). Ĉi tiuj tri malfermoj havas iujn similecojn inter si, precipe la Kuriera malfermo ofte transponas al variaĵoj de la Viena Malfermo. La Reĝa gambito estis ege populara en la 19a jarcento. Blanko oferas peonon por disvolviĝi rapide kaj forigi centran peonon de nigro. La viena malfermo ankaŭ ofte atakas la centron de nigro antaŭenigante la f2-f4-peonon.

En la Malfermo de la centro (2.d4), blanko tuj malfermas la centron, sed se la peono rekuperiĝas post 2... exd4, blanko devas batali kontraŭ iomete antaŭtempa disvolviĝo de la damo post 3.Dxd4. Alternativo estas oferi unu aŭ du peonojn, ekzemple en la Dana gambito. La antaŭtempa dama evoluoj de la Parham Atako kaj la Malfermo Napoleono ŝajnas amatora kaj estas ĝenerale nur ludita de komencantoj, kvankam la Parham Atako estis ludita en la kelkaj GM turniraj ludoj. La portugala malfermo, Malfermo Alapín, Malfermo Konstantinopolsky kaj la inversigita Hungara malfermo estas maloftaj kaj netradiciaj provoj por blanko.

Inter la defendoj nur la Defendo Damiano estas vere malbona, kvankam la Gambito elefanto kaj la Latva Gambito estas tre riskaj por nigro. La Defendo Philidor ne popularas en moderna ŝako ĉar ĝi donas al blanko facilan spacan avantaĝon, dum nigro restas solida, sed senspaca kaj pasiva.

Plej kutimaj malfermoj redakti

  • 1.e4 e5 Malfermoj de la reĝa peono
  • 1.e4 e5 2.f4 Reĝa gambito
  • 1.e4 e5 2.f4 d5 Kontraŭgambito Falkbeer
  • 1.e4 e5 2.d4 Malfermo de la centro
  • 1.e4 e5 2.d4 exd4 3.c3 Dana gambito
  • 1.e4 e5 2.d4 exd4 3.f4 Gambito Halasz
  • 1.e4 e5 2.d4 exd4 3.Kc4 Gambito Getxo
  • 1.e4 e5 2.Dh5 Atako Parham
  • 1.e4 e5 2.Kb5 Portugala malfermo
  • 1.e4 e5 2.Kc4 Kuriera malfermo
  • 1.e4 e5 2.Ĉc3 Viena malfermo
  • 1.e4 e5 2.Ĉe2 Malfermo Alapín
  • 1.e4 e5 2.Df3?! Malfermo Napoleono
  • 1.e4 e5 2.Ĉf3 Ĉevala malfermo
  • 1.e4 e5 2.Ĉf3 Ĉf6 Defendo Petrov o Rusa defendo
  • 1.e4 e5 2.Ĉf3 d6 Defendo Philidor
  • 1.e4 e5 2.Ĉf3 f5 Gambito letón
  • 1.e4 e5 2.Ĉf3 d5 Gambito elefanto
  • 1.e4 e5 2.Ĉf3 Df6 Defendo Greco
  • 1.e4 e5 2.Ĉf3 f6 Defendo Damiano
  • 1.e4 e5 2.Ĉf3 Ĉc6 3.Kb5 Hispana malfermo aŭ Malfermo Ruy López
  • 1.e4 e5 2.Ĉf3 Ĉc6 3.d4 Skota malfermo
  • 1.e4 e5 2.Ĉf3 Ĉc6 3.d4 exd4 4.c3 Gambito Goering
  • 1.e4 e5 2.Ĉf3 Ĉc6 3.d4 exd4 4.Kc4 Skota gambito
  • 1.e4 e5 2.Ĉf3 Ĉc6 3.Ĉc3 sin Ĉf6 Malfermo de la tri ĉevaloj
  • 1.e4 e5 2.Ĉf3 Ĉc6 3.Ĉc3 Ĉf6 Defendo de la kvar ĉevaloj
  • 1.e4 e5 2.Ĉf3 Ĉc6 3.Ĉc3 Ĉf6 4.Ĉxe5 Gambito Haloveno
  • 1.e4 e5 2.Ĉf3 Ĉc6 3.Kc4 Itala malfermo
  • 1.e4 e5 2.Ĉf3 Ĉc6 3.Kc4 Kc5 Giuoco Piano
  • 1.e4 e5 2.Ĉf3 Ĉc6 3.Kc4 Kc5 4.b4 Gambito Evans
  • 1.e4 e5 2.Ĉf3 Ĉc6 3.Kc4 Ĉf6 Defendo de la du ĉevaloj
  • 1.e4 e5 2.Ĉf3 Ĉc6 3.Kc4 Ke7 Hungara defendo
  • 1.e4 e5 2.Ĉf3 Ĉc6 3.c3 Malfermo Ponziani
  • 1.e4 e5 2.Ĉf3 Ĉc6 3.g3 Malfermo Konstantinopolsky
  • 1.e4 e5 2.Ĉf3 Ĉc6 3.Ke2 Hungara invertita defendo