La malgrandajava tragolo, ankaŭ nomata kanĉilo (Tragulus javanicus) el la ordo de parhufuloj kaj familio de tragoledoj estas trovebla en Junano, la Hindoĉina Duoninsulo kaj Indonezio. Ĝi kun longeco de 40-47 centimetroj kaj pezo de ĉirkaŭ 3 kilogramoj estas la plej malgranda el la parhufuloj. Aspekte ĝi iom similas al la cervo, sed efektive ĝi havas pli proksiman parencecon kun la kamelo kaj porko ol kun cervo. Ĝia stomako havas nur tri ventriklojn. Sen korno la tragolino kaj virtragolo tamen havas kaninojn sur ia supra kaj malsupra makzeloj. La kaninoj de la supra makzelo de la virtragolo estas aparte fortaj kaj montras sin ekster la lipoj.

Állatkerti példány
En Zoo

La tragoloj loĝas en sekaj rokozaj regionoj, primitivaj arbaroj kaj manglarbaroj. Escepte de la pariĝa tempo, ili vivas unuope. Ili estas timemaj, singardemaj kaj viglaj kaj kuras rapide. Tage ili ripozas en densa arbaro, nokte serĉas manĝaĵojn. Ili manĝas ne nur herbojn, foliojn de arbeto, diversajn sovaĝajn fruktojn kaj berojn, sed ankaŭ insektojn, molajn grilojn (Gryllotalpa africana) kaj malgrandajn mamulojn. La bredataj tragoloj tenas siajn originalajn vivkutimojn. Tage ili dormas kaj remaĉas en sia nesto, nokte kaj frumatene aktivadas sufiĉe vigle. En la pariĝa tempo ili vivas duope. La tragolino havas du parojn da mampintoj. Ĉiufoje ĝi naskas 1 aŭ 2 idojn post 5-monata gravedeco. Ĉiu ido pezas pli ol 300 gramojn.

Nun la tragoloj estas tre malmultaj, ili montriĝis nur en kelkaj zoologiaj ĝardenoj de la mondo.