Malinska-Dubašnica

Malinska-Dubašnica (ankaŭ simple Malinska) estas loko en Provinco Primorje-Gorski kotar, Kroatio, kiu troviĝas ĉe larĝa golfo en okcidento de la insulo Krk ĉe la Adriatiko. Ĝi situas proksime al la golfo de Dubašnica kaj havas etan havenon. La nomo Dubašnica estas derivata de la kroata vorto Dub, kiu signifas kverkoarbo. Malinska aludas je tio, ke tie pli frue funkciis mulejo (kroate Mlin) per fonto .

Al la komunumo apartenas la sekvaj vilaĝoj:

Barušići, Bogovići, Kremenići, Ljutići, Malinska, Maršići, Milčetići, Milovčići, Oštrobradić, Porat, Radići, Sabljići, Sršići, Strilčići, Sveti Ivan, Sveti Vid-Miholjice, Sveti Anton, Turčić, Vantačići, Zidarići kaj Žgombići.

La loko havis en 2001 ĉ. 2.726 loĝantojn.

La ĉefa ekonomia branĉo estas la turismo, en 2001 oni kalkulis pli 400.000 tranoktojn tie.

La unua mencio de la vilaĝo Dubašnica (hodiaŭ Malinska-Dubašnica) okazis en 1153. Jam tiutempe, la vilaĝo havis du etajn preĝejojn. Temas pri preĝejoj Sv. Martina kaj Sv. Apolinara. Pli poste oni konstruis francikanan monaĥejon kaj preĝejon al sankta Maria Magdalena en Porat.

Ĉe la marbordo, strando, troviĝas hotel-komplekso kun ĉ. 2.500 litoj. La hotelo ne estas plu funkciigita ekde la milito kun Serbio kaj tiun aĉetis rusa inevestisto, kiu lasas ĝin disfali.

Partneraj komunumoj redakti