Malkaŝaĵo

Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Spojlero.

Malkaŝaĵo estas informo, malkaŝanta la intrigon de iu verko. Malkaŝumoj eblas negative influi la sekvan percepton de malkaŝataj verkoj por homoj, kiuj ankoraŭ ne scias la tutan intrigon.

Oni ofte penas eviti malkaŝumojn por plene senti tion, kion la verko oniaopinie alvoku dum la unua spekto aŭ lego. Tamen, ili ofte aperas en materialoj de fanaj komunumoj, en enciklopedioj kaj kritikaj artikoloj. Esperanta Vikipedio havas specialan markon por averti pri teksto, kiu enhavas malkaŝumojn, sed ne povas kaŝi ĝin de hazarda legado.

Tiu kultura kutimo ludas gravan rolon en serioj kaj de nuntempaj televidserioj kaj de iamaj romanoj publikigitaj laŭ epizodoj en gazetoj. En la unue menciitaj okazoj, la aktuala sistemo esploradi en Interreto la sekvon de la agado tute ŝanĝis la kutimon rezervi la surprizojn de la intrigo. Fine de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcentoj, ne ĉiam ekzistis ebloj sciigi pri kelkaj venontaj okazaĵoj; en la fino de la dua sceno de Bohemiaj lumoj de Ramón María del Valle-Inclán, knaba servistino venas al librovendejo demandi ĉu rolulo de romanserio finfine geedziĝas, kio montras la popolan kutimon kaj malkaŝi kaj eĉ ricevi malkaŝumon ĉe sekvantaj serioj.