La Malnova Emscher, germane: Alte Emscher estas 7,8 km longa malnova fluejo de la Emscher en Duisburg kun akvokolekta baseno de 29,2 km². Ĝi estas la origina enbuŝiĝa fluejo de la Emscher.

Malnova Emscher
Mapo de la Landschaftspark Duisburg Nord kun la vojo de la Malnova Emscher

Konsiderindaj malleviĝoj de la tersurfacoj kaŭzitaj de minekspluato en la kampo de Duisburg-Meiderich, -Beeck kaj -Bruckhausen efikis proksimume 1900, ke la akvo de la Emscher ne plu per natura dekliveco povis enflui en la Rejnon kaj kolektiĝis. En 1910 la Emscher-Kooperativo translokis la enfluejon pli norden, en la fluejon de la nuna Malgranda Emscher. En la plej malalta punkto de la senakvigenda mallevaĵo de la Alte Emscher la kooperativo konstruis en 1914 la Pumpstacio Malnova Emscher.

Longan tempon la malnova fluejo estis malferma, kanaligita, surtera fluejo por rubakvo el domoj kaj industrio. En 1995 komenciĝis la konstruo de subteraj, separitaj rubakvokanaloj, komence en la Landschaftspark Duisburg-Nord, kiun la Malnova Emscher trafluas je 3 kkilometroj. La tubegoj havas diametron de 1,0 ĝis 4,4 metroj, ili kondukas la rubakvon rekte al la Akvopurigejo Duisburg Malnova Emscher. Samtempe oni plibonigis la riveron ekologie, kaj la valoro por libertempumo kaj ripozo kreskis post instalado de la Emscher-Promenejo.

Malnova Emscher kun partoj de la sistemo por la aerumado

En 1999 finiĝis la alikonstruo, kaj ekde tiam en la fluejo de la Malnova Emscher fluas nur ankoraŭ pluvakvo, kiu plejparte devenas de la sigelitaj areoj de la Landschaftspark. Sur sia vojo la pluvakvo estas kondukata en du akvobasenojn starantajn unu post la alia, kie iam staris la malvarmigaj turoj. Poste la akvo fluas en polurlagojn kaj post tempohezito en la Malnovan Emscher (pluvakvo-retensistemo). La ventorado ĉe la Emscher-Promenejo levas parton de la akvo en la turon, de kie ĝi estas transportata al la ĝardenoj en la iamaj ercostokejoj. Se ĝi tie ne estas bezonata, ĝi refluas tra tuboj al la purakvofluejo kaj falas malferme en ĝin, per kio ĝi pliriĉiĝas per oksigeno.[1]

La Malnova Emscher estas detranĉita de la riversistemo de la Emscher, senakvigas nur jam sian senperan akvokolektan basenon en la nordo de Duisburg kaj en la okcidento de Oberhausen kaj levas la akvon je kilometro 788,5 kiel dekstra flankorivero en la Rejnon.

Referencoj redakti

  1. Landschaftspark Duisburg-Nord, Naturerlebnis, Wasserkonzept. Arkivita el la originalo je 2010-03-13. Alirita 2016-06-02.

Eksteraj ligiloj redakti