Pumpstacio Malnova Emscher

La Pumpstacio Malnova Emscher, germane Pumpwerk Alte Emscher, estas pumpstacio por rubakvo de la Emscher-Kooperativo, kiu ĝin planis ekde 1911, konstruis de 1912 ĝis 1913 kaj ekfunkciigis ĝin en 1914. La stacio staras en Duisburg (Germanujo).

Pumpstacio Malnova Emscher, sudorienta vidaĵo
Informtabulo de la Itinero de la Industrikulturo
Vidaĵo de nordoriento

La pumpstacio en la akvokolekta baseno de la Malnova Emscher fariĝis necesa pro la progresanta malleviĝo de la ternivelo post subtera karbomina ekspluato. Tio malebligis normalan senakvigon per natura defluo. Ĝi estas la plej aĝa pumpstacio de la Emscher-Kooperativo kaj troviĝas en la malalto de la malleviĝobaseno. La kupoldomo el ferbetono havas kupolon de diametro da 41 metroj kaj alteco da 24,5 metroj kaj estis siatempe la plej granda tiaspeca konstruaĵo en Germanujo. La granda alteco estis necesa pro temperaturaj kaŭzoj pro la funkciado de la originaj dizelpumpiloj.

La ronda formo de la pumpstacio devenas de konceptoj de la akvoteĥnikaj inĝenieroj de la Emscher-Kooperativo. Arĥitekto Alfred Fischer planis betonripan kupolon de 41 metra diametro. La cirkloronda formo de la domo servas al plejeble bona funkcio kaj kapablas rezisti al la akvopremo eĉ je rompiĝo de la Rejndigoj; eĉ tiam la malleviĝejo estas senakvigebla.

La plej multajn el la dizelpumpiloj intertempe anstataŭas elektraj pumpiloj. Subtene la pumpstacion je altakvo oni alligis en 1932 kaj 1947 du pliajn pumpstaciojn. En 2006 oni ekfunkciis novan pumpstacion sur la tereno. Ekde tiam la Pumpstacio Malnova Emscher (A) jam nur funkcias kiel rezerva pumpstacio.

La Malnova Emscher nuntempe servas kiel rubakvokanalo por industriaj kaj domaj rubakvoj. La Pumpstacio Malnova Emscher transportas ĉi tiun akvon trans premtubokondukiloj al la Akvopurigejo Duisburg Alte Emscher. Post la purado tie la akvo estas pumpata super la digon en la Rejnon. Krom tio la Pumpstacio Malnova Emscher plukondukas akvon, kiun en Stockum la tiea pumpstacio Duisburg-Stockum forpumpas el la malleviĝejo de la Malnova Emscher en Stockum.

La Pumpstacio Alte Emscher estas ero de la Itinero de la Industrikulturo. Ĝi troviĝas en 1999 sub monumentprotekto. La 24-an de majo 2013 la Tutgermana Inĝeniero-Ĉambro distingis in kiel Historia Monumento de la Inĝenierkonstrua Arto en Germanujo.

Eksteraj ligiloj redakti

51.4799166.728016