Mammola

komunumo de Italio

Mammola (elp. Màmmola) estas komunumo en la Provinco de Reggio Calabria de Italia regiono Calabria (Kalabrio). Mammola estas je 70 km sudokcidente de Catanzaro kaj ĉirkaŭ 60 km nordoriente de Reggio Calabria. La loĝantoj, (preskaŭ 11.000 je la fino de la unua mondmilito), estas en daŭra malkresko; en januaro 2021, ĝi havis 2592 loĝantojn en 80.5 km².

Mammola
Ŝtato Flago-de-Italio.svg Italio
Regiono Flag of Calabria.svg Kalabrio (2005)
Provinco RC Reggio Calabria (2005)
Geografia situo 38° 22′ N, 16° 14′ O (mapo)38.36666666666716.233333333333Koordinatoj: 38° 22′ N, 16° 14′ O (mapo)
Alto super marnivelo 240/360
Areo 80 (2005) km²
Loĝantaro 2 732 (2018)
Loĝdenso 34 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Agnana Calabra, Canolo, Cinquefrondi, Galatro, Giffone, Grotteria, San Giorgio Morgeto, Siderno (2005)
Patrono sankta Nikodemo
Festa tago unua dimanĉo de septembro
Nomo de loĝantoj
Poŝtkodo 89045
Imposta kodo E873
Kodo laŭ ISTAT 080044
Telefona prefikso 0964
Retpaĝo Oficiala retejo
RedDot.png
Loko en mapo
Information icon.svg
vdr
Panoramo de Mammola.
Enirpunkto kaj Vizitcentro de la Aspromonta Nacia Parko.
Interno de la ĉefpreĝejo de Mammola
Stocco alla mammolese - Tipa Plado de Mammola
Preparado de la "Stocco di Mammola".
"Pane Pizzata" - Tipa maiza pano de Mammola.
Ricotta Affumicata - Tipa fumigita selaktaĵo de Mammola

La Vilaĝo kaŝata inter montetoj, troviĝas inter la montaro Aspromonto kaj la Montoĉenoj ("le Serre"); kaj ĝi situas en meza pozicio inter la montaroj kaj la Maro Jonio. La vilaĝo originas jam en la antikvaj tempoj de la Granda Grekio, en la 4a – 5a jarcento a.k. kiam ĝia nomo estis Malea (Μαλέα en la antikva greka), kaj estis kolonio de la antikva Locri (elp. Lokri). En la pasinto Mammola estis grava centro de la Provinco de Reggio Calabria. Nuntempe ĝi estas malgranda vilaĝo kie turistoj venas por gustumi la famajn pladojn de la loka kuirarto sed ankaŭ por ĝia riĉa historio, arto kaj tradicioj.


Mammola apudas la sekvajn komunumoj: Agnana Calabra, Canolo, Cinquefrondi, Galatro, Giffone, Grotteria, San Giorgio Morgeto, Siderno.

Loĝantara evoluoRedakti

La dialekto de MammolaRedakti

La unua vortaro Mammolese-Italiano (Tip. Siclari, Reggio Cal. 1862) estis verkita fare de la kuracisto Francesco Muià (1821-1881) el Mammola, kaj ĝi estis la unua vortaro de kalabria dialekto. Poste Gerhard Rohlfs "la germano" kiel oni lin nomis en Mammola, interesiĝis pri la loka dialekto, kaj por kompili sian vortaron venis multfoje kaj parolante kun la maljunuloj li aŭskultis la elparolon kaj notis sur kajeroj la tekstojn de la kanzonoj malnovaj, kaj la nomojn de ĉiuj arboj kaj herboj kiuj troviĝas en la teritorio de Mammola. Li amikiĝis kun Pastro Zavaglia (Don Vincenzo Zavaglia, historisto-verkisto), kiu verkis multajn librojn pri Mammola. Gerhard Rohlfs do verkis la vortaron (Nuovo Dizionario Dialettale della Calabria, Ed. Longo, Ravenna 1977), kaj ankaŭ plurajn librojn.

Sed la plej grava homo por la dialekto de Mammola estis la poeto Remo Gargiulo (1938-2003). "Remu" vere amis sian vilaĝon, sian dialekton kaj ĉiujn loĝantojn de Mammola. Li Verkis multajn librojn en dialekto kaj siaj poeziaĵoj estis premiitaj je naciaj konkursoj kaj ankaŭ en konkurso en Malta. Tre famaj en Mammola estis siaj libroj "Littari a lu Pataternu e a Santu Nicotemu", kaj "A Frasca". Kaj kompreneble la "Vocabalario Mammolese" (Editore Iriti, Reggio Cal. 2006), kiun li verkis dum tridek jaroj.

VidindaĵojRedakti

La Sanktejo de Sankta Nikodemo situas sur la altebenaĵo Limina, teritorio de la Nacia Parko Aspromonte, kaj estas la loko kie vivis la bazilia abato.

La Parko muzeo Sankta Barbara estas privata muzeo de moderna kaj nuntempa arto fondita de la artisto Nik Spatari sur praa monakejo de la basilia ordo.

La multaj palacoj, konstruitaj de la dek-kvara ĝis la dek-sepa jarcento, estas atestoj de la tiamaj nobelaj familioj, kiam Mammola estis gravan centron de Kalabrio kaj sidejo de distrikto.

EkskursojRedakti

La urba teritorio estas trairita de reto de padoj, iuj taŭgaj por ekskursi ĉevale kaj bicikle.

  • Akvofalo de Salino, naturpado karakterizita per la ĉeesto de grandaj granitaj ŝtonegoj kaj gradaj arboj (alnoj), kiuj ombras la akvojn. Vi povas supreniri la rivereton marŝante laŭ la bordo de la fluejo aŭ meze de la akvo. Post la lasta kurbo la akvofalo aperas, fluante inter gorĝoj el fera roko kaj falas kun du saltoj de la supro. La rivereto "Salino", alfluanto de la rivero Torbido, originas de Monto Limina en la Nacia Parko Aspromonte.
  • Monto Sant'Elia (746 m), transiru la Torbido-Riveron, sekvu la trakon Coraca-Castania laŭflankitan de jarcentaj olivaj kaj kaŝtanaj arboj. Alvenita en la distrikton Cerasara, kun trako kaj poste pado, vi alvenas al la montopinto, kie vi povas admiri panoraman vidon, precipe de la montaroj Aspromonte kaj Serre.
  • Monta Rifuĝejo-Monto Seduto, la itinero sekvas neasfaltitan vojon, transiras grandajn fagajn kaj pinajn arbarojn, preteriras laŭlonge de la lago Marzanello, pasante tra Monte Cresta ĝis ĝi atingas la plej altan pinton de la komunumo Monte Seduto (1143 m). Dum kelka tempo vi iras laŭ la "Sentiero Italia". Poste vi sekvas la "stradone", kiu kondukas al la Rifuĝejo. En ĉi tiu areo estas diversaj specioj de fungoj (boletoj, ovoloj, kaj aliaj). Antikve la vojo estis grava mulvojo por atingi Serra San Bruno kaj Pizzo sur la Tirena marbordo, ĉe kies haveno alvenis la ŝipoj, kiuj importis la sekigitan moruon (la "stocco"), kiu tiam estis transportita per muloj al Mammola sur ĉi tiu vojo. La malnova mulvojo direkte al Passo Limina-Passo Croceferrata transformiĝis al arterio nomata "Strada di Cresta".
  • Monto Scifo kaj Borgo Chiusa, alvenintaj al la trafikcirklo de Chiusa, daŭrigi piede al Borgo Chiusa, karakteriza kampara vilaĝo. Prenu la vojon, kiu alvenas al la vilaĝeto Aspalmo. Laŭlonge la vojo, iuj padoj kondukas al Monto Scifo. De la supro la vido estas sur la ionia marbordo de Reggio, ĉar la Monto estas la plej alta en tiu direkto.

GastronomioRedakti

Mammola havas tradician gastronomian kulturon de tipa montara kaj kamparana kuirarto kaj tipaj produktoj. La kuirejo ofertas diversajn tradiciajn pladojn, iuj el kiuj estas en la nacia listo de tradiciaj manĝaĵoj de la Ministerio pri Agrikulturo. La loka kuirarto baziĝas sur la reelaborado de simplaj ingrediencoj de tipa kamparana uzo.

Tipaj produktojRedakti

  • Stocco di Mammola; fiŝplado el gado, ĝi estas inkluzivita en la nacia listo de tradiciaj agro-manĝaĵoj.
  • Fumigita rikoto de Mammola; fumigita selaktaĵo, ĝi fariĝas el kapra lakto kaj gustas kiel, iomete salita, freŝa fromaĝo; ĝi havas molan teksturon, veluran al la tuŝo kaj fumplenan aromon; ĝi estas kutime kuirita en aparta falusa formo, simbolo de fekundeco. Ĝi estas uzata: tranĉaĵigita en tipaj kalabraj apetitigaĵoj; raspita sur manfarita pasto; fine de la manĝo, sola aŭ kun miksaĵo de fromaĝoj, akompanata de ruĝa vino. La produkto estas inkluzivita en la nacia listo de tradiciaj agro-manĝaĵoj.
  • Limina kapra fromaĝo; fromaĝo farita kun kapra lakto, ĝi estas produkto inkluzivita en la nacia listo de tradiciaj agro-manĝaĵoj
  • Lokrida ekstra virga olivoleo; ĝi estas inkluzivita en la nacia listo de tradiciaj agroalimentaj produktoj;
  • Farĉitaj melongenoj, estas inkluzivita en la nacia listo de tradiciaj agro-manĝaĵoj.
  • Konservitaj porkviandaĵoj ("Capicollo" (kol-salamo), pancetta (duongrasa lardo), "Soppressata" (kunpremita salamo), Kolbaso, Lardo).
  • "Pizzata" (maiza pano) kuirita en ligna forno.
  • Manfarita tritika kaj/aŭ sekala pano, bakita en ligna forno.

Tipaj pladojRedakti

  • (el gado) Stocco alla Mammolese; Rostita stocco; Stocco kun fungoj; Stocco kaj faboj; Salato de Stocco; Plenigitaj melongenoj kun Stocco; Plenigitaj melongenoj; Mammolaj viandobuloj (pruppetti en la kalabria) (kun porkaĵo); Memfarita pasto kun la junco (kun la truo) aŭ sen truo. (kun tritika kaj sekala faruno muelita en loka akvomuelejo); Salato de boleto-fungoj kaj/aŭ ovoloj; Pasto kun fungoj; Faboj kun fungoj; Frititaj fungoj; Pastoj kaj faboj; Faboj kaj flava kukurbo; Flavaj faboj, terpomoj kaj kukurbo; Kamparan-stila moruo; Moruo kun nigraj olivoj; Pastoj kaj kikeroj; Pasto kaj brokolo (pasta e sponzi en la kalabria); Polento kun sovaĝaj fenkolo-pintoj; La “Frittole” (porkaĵo) kuiritaj en la cardara; La "Zeppole" (kalabrie “ zzippuli”) kun la plenigaĵo de salitaj anĉovoj aŭ moruo aŭ stocco kaj la tipa deserto "Sguta" kun ovo en la centro.

Gastronomiaj eventojRedakti

  • Festo de Fumigita Rikoto (julio), kun la vendo de rikotoj kaj kapraj fromaĝoj kaj la agado de paŝtistoj ludantaj la sakŝalmon, la "pipita" kaj la akordionon, laŭ la ritmo de la tarantelo.
  • "Sagra dello Stocco" (9 aŭgusto): gustumado de tipaj pladoj surbaze de Stocco fiŝo de Mammola akompanataj de dancoj kaj kantoj de lokaj popolaj grupoj. Fine de la festivalo la karakteriza "fajra marioneto" dancas laŭ la ritmo de tarantelo.
  • Festo de fungoj kaj montoproduktoj (lasta dimanĉo en oktobro): la festivalo okazas en la distrikto Scali kaj karakteriziĝas per la gustumado de tradiciaj mammolaj pladoj, ĉefe bazitaj sur fungoj, kaj akompanataj de tarantelo kaj kantoj "alla ricottara" prezentita laŭ la sono de antikvaj muzikaj instrumentoj.

Aliaj eventojRedakti

  • Festo de Sankta Josefo (19 marto): procesio kaj tradicia vespermanĝo kun "pasto kaj kikeroj"
  • Festo de Nia Sinjorino de la Dianonco (25 marto)
  • Festo de Corpus Domini (majo-junio)
  • Festo de Sankta Antonio de Padovo (13 junio) en kiu laŭ tradicio infanoj vestitaj per blankaj vestaĵoj tenantaj lilion disdonas panon
  • Festoj de "Bona reveno kaj gastamo" (somero)
  • Festo kaj foiro de Nia Sinjorino de la Ĉieleniĝo kaj de la Monto (15 aŭgusto aŭgusto ĉe Vilaĝo Limina)
  • Festo de Sanktuloj Kosimo kaj Damjano (kvara dimanĉo en septembro)
  • Festo de la Madono de la Rozario (7 oktobro)
  • Kristnaskaj eventoj: festo de la kripoj kun gustumado de tipaj produktoj, nokta procesio.

Festoj de Sankta NikodemoRedakti

Estas tri festoj honore al Sankta Nikodemo:

  • La 12an de marto memore al lia morto kaj estas patrona festo;
  • la dimanĉon post la 12a de majo en la Sanktejo de Sankta Nikodemo, memore al lia naskiĝo;
  • Vendredo, sabato kaj la unua dimanĉo de septembro: grandaj tradiciaj festoj honore al Sankta Nikodemo, kun tradicia foiro en la placoj Magenta kaj Ferrari, memore al la transporto de la relikvoj el la antikva Sanktejo de Sankta Nikodemo de monto Kellerana al Mammola:
    • Vendrede matene Pilgrimado piede al la Sanktejo ĉe Limina;
    • Sabate posttagmeze Procesio kun la Relikvoj de la Sanktulo ĉe la Bazila Grancio de Sankta Biaĝo;
    • Dimanĉe matene Procesio de la Sanktulo tra la stratoj de la urbo;
  • ĉiun vendredon en julio kaj aŭgusto: pilgrimado piede, Largo Magenta kunveno je la 5.00 laŭ la Vojo de la Grekoj la Seja por atingi la Sanktejon de Sankta Nikodemo ĉe la Limina.

Ritoj de Sankta SemajnoRedakti

Mammola, kiel aliaj municipoj en Kalabrio, konservas iujn tradiciojn de paskaj ritoj, precipe la du religiajn procesiojn, tiun de Sankta Vendredo kaj Paska Dimanĉo:

  • Palmofesto: Matene komenciĝas la beno de la Palmoj kaj Olivoj sur la placo antaŭ la Preĝejo Anunciacio, poste la mallonga Procesio al la Ĉef-Preĝejo por la celebrado de la meso;
  • Vespero de Sankta ĵaŭdo: Vizito al la Tomboj en la preĝejoj dum la vespero kaj meso kun la lavado de la piedoj por la reprezentantoj de la du fratecoj, de la Anunciacia kaj de la Rozaria en tradiciaj vestoj;
  • Sankta Vendreda Procesio: procesio kun Nia Sinjorino de la Dolora Dipatrino kaj Mortinta Kristo al la Monto Kalvario, la statuojn portas la du fratecoj surmetintaj tradiciajn vestojn;
  • Paska Dimanĉa Procesio: Procesio kun la tradicia Sbelata (renkontiĝo inter la Madono kaj Resurektinta Kristo) en Piazza Ferrari;
  • Dimanĉo post Pasko: posttagmeza procesio de la Madono de la Anunciacio, tra la stratoj de la urbo, akompanata de la muzika bando kaj artfajraĵo kun la partopreno de la du fratecoj, la Anunciacia kaj la Rozaria.

BibliografioRedakti

  • Vincenzo Zavaglia - Mammola, Frama Sud, Chiaravalle C. 1973.
  • Remo Gargiulo - Vocabalario Mammolese, Editore Iriti, Reggio Cal. 2006),
  • Gino Larosa - Mammola: Storia, Cultura, Tradizioni, Arte, Ambiente, Turismo, Itinerari, Gastronomia, Foto. - Archivio e testi privati.

Ĝemelaj UrbojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti