Manhã de Carnaval

Manhã De Carnaval (eo. Karnavala mateno) estas bosanovo-kanto komponita de Luiz Bonfá kaj Antonio Maria, kiu evoluis dum la dua duono de la 20-a jarcento al ĵaza normkanto.

Filmplakat von Orfeu Negro

Historio redakti

La komponaĵo Manhã De Carnaval ekestis en 1959 kiel filmmuziko por la brazila filmo Orfeu Negro. Sekvatempe, kiam ĵazmuzikistoj reekprenis ankaŭ aliajn bosanovaĵojn, pluraj ĉefe brazilaj muzikistoj denove surdiskigis ĝin, per kio ĝi sukcesis eniri en la internacian ĵazmondeton. La kanto nuntempe estas pli konata sub la titolo Orfeo Negro aŭ anglalingve Black Orpheus, sub kiu ĝin ekzemple surdiskigis Don Cherry. Disvastiĝis ankaŭ la titolo A Day in the Life of a Fool, per kiu Carl Sigman publikigis la komponaĵon Manhã De Carnaval kun novverkita teksto.

Furorkantistino Alexandra kantis germanlingvan version de Ernst Bader kun la titolo Das Glück kam zu mir wie ein Traum, kiu baziĝas ja sur rumbo-ritmo, tamen alikaze havas nur malmultan rilaton al latinamerika kulturo. Georgette Dee siaflanke establis ĉi tiun version kiel kanzono.