Manrelo (klasika danco)

(Alidirektita el Manrelo (baleto))

Manrelo estas manrelo uzata dum dancaj ekzercoj. La termino ankaŭ temas pri la ekzercoj kiuj estas plenumataj je la manrelo, kaj ankaŭ la parto de danca klaso kiu enhavas manrelajn ekzercojn.

La manrelo estas ĉefe asociata kun studo de baleta dancado aŭ klasika dancado, sed iam estadas uzata en studo de ankaŭ la aliaj specoj de dancoj.

Konstruo redakti

Manrelo povas esti libere staranta aŭ povas esti muntita sur muro. Manrelo estas horizontala kaj estas je proksimume alto de talio. La diametro estadas proksimume inter 2,5 cm kaj 8 cm. Ĝi estas plej ofte farita el metalo aŭ ligno.

Ekzercoj redakti

Je la manrelo studanto dum la ekzercoj teniĝas per la mano. Tiel la studanto unue konscias sian lokon en la spaco kaj due konservas sin de falo. La konservo de si de falo devas laŭidee malpligrandiĝi kun daŭro de lernado, tiel ke la samajn ekzercojn eblu fari en centro, ne teniĝante.

Manrelaj ekzercoj estas tipe malrapidaj kaj ripetantaj. Ili estas intencitaj laŭgrade konstrui fortecon dum samtempe instruante verajn poziciojn de la korpo. Manrelo estas grava parto de la komenca dancista klaso, sed ĝi daŭre estas grava je ĉiuj niveloj de baleta dancisto.

Manrela laboro povas helpi prepari dancistojn por kunula dancado, tiam la manrelo provizas subtenon kiun la kunulo devus oferti poste, dum reala kunulado. Manreloj estas esencaj por komencantaj surfingraj dancistoj, ĉar iliaj maleoloj povas ne esti sufiĉe fortaj por subteni ilin en la centro.

Vidu ankaŭ redakti