Manuel González Pató

Manuel González Pató (naskita la 3-an de marto 1913, mortinta la 10-an de novembro 1973) estis porto-rika edukisto, skribisto kaj sportisto.[1][2]

Frua vivo redakti

González Pató naskiĝis en la barrio nome kvartalo Maragüez, Ponce en Porto-Riko la 3-an de marto 1913. Li estis la tria de kvar fratoj. Li frekventis lernejojn en Ponce kaj diplomiĝis ĉe Ponce High School.[3]

Eduko kaj kariero redakti

Li studis agrikulturan edukadon en 1931 ĉe la Universitato Lafayette.[4] Tie li boksis ĉe la universitata teamo kiel welterweight. En 1937 li laboris instruante fakan agrikulturon en Porto-Riko ĝis 1939. En 1939 li servis en la Usona armeo dum la Dua mondmilito, en kio li atingis la rangon de dua leŭtenanto.[5]

González Pató iĝis sporta instruisto en 1949 ĉe Ponce High School, kie li altiĝis al ĝenerala supervizoro por la kurikulo de sporta edukado en la Puerto Rico Department of Education. En 1953 li eniris la instruistan stabon ĉe la Pontifical Catholic University of Puerto Rico, kie li restis ĝis sia morto. Ĉe la PCUPR li instruis track and field (similkiel pentatlono) kaj li trejnis studentojn de sporta edukado ĝis mondĉampionoj.[6]

Verkoj redakti

González Pató skribis plurajn librojn. Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj uzis lian verkon "Tratado de la Educación Física y los Deportes Atléticos".[7]

Morto redakti

González Pató mortis la 10-an de novembro 1973 en Ponce.[8]

Notoj redakti

  1. Ponceños Ilustres. Municipality of Ponce.. Arkivita el la originalo je 2014-02-04. Alirita 2015-09-17.
  2. Manuel González Pató Biography. Rafael J. Rivera. Alirita la 23an de Januaro 2012.
  3. Prof. Manuel Gonzalez Pato. Luz D. Nuñez Franceschini. Alirita la 23an de Januaro 2012.
  4. Manuel González Pató Biography. Rafael J. Rivera. Alirita la 23an de Januaro 2012.
  5. Prof. Manuel Gonzalez Pato. Luz D. Nuñez Franceschini. Alirita la 23an de Januaro 2012.
  6. Prof. Manuel Gonzalez Pato. Luz D. Nuñez Franceschini. Alirita la 23an de Januaro 2012.
  7. Prof. Manuel Gonzalez Pato. Luz D. Nuñez Franceschini. Alirita la 23an de Januaro 2012.
  8. Prof. Manuel Gonzalez Pato. Luz D. Nuñez Franceschini. Alirita la 23an de Januaro 2012.