Manzanal del Barco

Manzanal del Barco [manzaNAL delBARko] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Alba, en la centro de la provinco. Manzanal del Barco estas etimologie tradukebla al Pomarbaro de la Boato. Pomarbo videblas en la maldekstra duono de la blazono, dum boato videblas en la dekstra duono de la blazono; boato iam necesis por trapasi la riveron.

Manzanal del Barco
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49163
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 127  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 38′ N, 5° 57′ U (mapo)41.6361881-5.9460977Koordinatoj: 41° 38′ N, 5° 57′ U (mapo) [+]
Alto 698 m [+]
Areo 26,4 km² (2 640 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Manzanal del Barco (Provinco Zamoro)
Manzanal del Barco (Provinco Zamoro)
DEC
Manzanal del Barco
Manzanal del Barco
Situo de Manzanal del Barco
Manzanal del Barco (Hispanio)
Manzanal del Barco (Hispanio)
DEC
Manzanal del Barco
Manzanal del Barco
Situo de Manzanal del Barco

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Manzanal del Barco [+]
vdr

Manzanal del Barco kaj Palacios del Pan, separataj per la Akvorezervejo de Ricobayo de la rivero Esla, estas komunikataj per du elstaraj vorkaj infrastrukturoj, kiel estas la viadukto Martín Gil aŭ de los Cabriles, por la fervojo, kaj de la nova ponto de Manzanal, por la cetero. Foje, okaze de sekego, aperas el la akvo de la rivero Esla la malnova ŝtona ponto kiu iam komunikis la komarkojn de Tierra de Alba kaj Tierra del Pan antaŭ la konstruado de la Akvobaraĵo.​

Municipoj de la komarko Tierra de Alba en la centro de la provinco Zamoro.
Viadukto Martín Gil aŭ de los Cabriles.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 12,41 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 130 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 540 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 26 km de Zamoro, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Carbajales de Alba, Santa Eufemia del Barco, Montamarta, Palacios del Pan kaj San Pedro de la Nave-Almendra.

Estas atestaĵoj de prahistoria kaj romia loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado. Plej frua mencio estas de 1169. Ĝi apartenis al la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo. En la 13-a kaj 14-a jarcentoj la komarko apartenis al la Templanoj. Inter la 15-a kaj 16-a jarcento la domaron oni ŝanĝis al pli taŭga loko.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (terpomoj, fazeoloj, tomatoj) kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (preĝejo, ermitejo, popola arkitekturo, vinkeloj, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti