Mapinguari [mapingŭari] estas monstro de brazila folkloro, estas loka versio de ciklopo. La kamparanoj de Amazonio diras ke ene ĝangalo vivas denshara giganto kiu havas nur unu okulon sur la frunto kaj la buŝon sur la ventro. Aliaj homoj diras ke ĝi uzas kirason el testuda ŝelo, kaj aliaj diras ke ĝi he havas harojn, sed ĝia haŭto similas al aligatora. Kelkaj diras ke ĝiaj piedoj estas rondaj, pro tio, kelkaj nomas ĝin "botelpiedulo". Mapinguari krius imitante la ĉasistojn, se iu respondas, ĝi persekutus kaj mortigus tiun. Oni diras ke ĝi disfalas arbojn kiam marŝas tra la ĝangalo kaj faras grandan bruon. La monstro estas bestia kaj ne timas pafilojn, ĉar ĝi dilatas la ŝtalon de pafiloj per blovo, ĝi timus nur bradipon, sed neniu scias kial.

Kelkaj usonanoj komparis Saskvaĉon al Mapinguari kaj la legendo iĝis iom internacia en lastaj jaroj. En angla kaj germana versioj de Vikipedio, Mapinguari aperas ne kiel ciklopo, sed kiel nekonata besto kiu eble vivas en arbaro, sed tradiciaj trajtoj de monstro (unu okulo, buŝo sur la ventro, botelaj piedoj) montras ke morfologie ĝi ne eblas ekzisti kiel natura esto.