Ĥeŝvano

(Alidirektita el Marĥeŝvano)

Ĥeŝvano estas monato de la hebrea kalendaro. Iafoje ĝi estas ankaŭ konata kiel marĥeŝvano, kaj en la Biblio, ĝi estas konata kiel Bul (Reĝoj Libro Unua 6:38[rompita ligilo]).

Ĝi estas aŭtuna monato, kaj ĝenerale okazas ene dum oktobro ĝis novembro de la Gregoria kalendaro. Neniuj ĉefaj judaj festoj okazas dum ĥeŝvano.