La viruso de Marburgo (MARV) estas viruso apartenanta al la genro "Marburgvirus" de la familio "Filoviridae", same kiel la viruso de Ravn (RAVV), de la sama genro, kaŭzas akutan hemoragian malsanon, kun alta mortindico, nome hemoragian febron de Marburgo.[1][2]

La Marburgviruso estis priskribita por la unua fojo en 1967.[3] Ĝi estis notita dum malgrandaj aperoj en la germanaj urboj Marburgo, Frankfurto kaj en la jugoslava ĉefurbo Belgrado en la 1960-aj jaroj. La germanaj laboristoj estis eksponitaj al histoj infektitaj de Etiopa klorocebo (Chlorocebus aethiops) en la ĉefa industria fabriko de la urbo, nome la Behringwerke, tiam parto de Hoechst, kaj nuntempe de CSL Behring. Dum tiuj aperoj, 31 personoj eksuferis pro la malsano kaj sep el ili mortis pro tio.

Notoj redakti

  1. Schmidt, Kristina Maria; Mühlberger, Elke (junio 2016). «Marburg Virus Reverse Genetics Systems». Viruses (en angla) (Multidisciplinary Digital Publishing Institute (MDPI)) 8 (6): 178. PMID 27338448. doi:10.3390/v8060178. Konsultita la 26an de julio 2020.
  2. Kuhn, J. H.; Becker, S.; Ebihara, H.; Geisbert, T. W.; Johnson, K. M.; Kawaoka, Y.; Lipkin, W. I.; Negredo, A. I. et al. (decembro 2010). «Proposal for a revised taxonomy of the family Filoviridae: Classification, names of taxa and viruses, and virus abbreviations». Archives of Virology 155 (12): 2083-2103. PMC 3074192. PMID 21046175. doi:10.1007/s00705-010-0814-x.
  3. Siegert, R.; Shu, H. L.; Slenczka, W.; Peters, D.; Müller, G. (2009). «Zur Ätiologie einer unbekannten, von Affen ausgegangenen menschlichen Infektionskrankheit». Deutsche Medizinische Wochenschrift 92 (51): 2341-3. PMID 4294540. doi:10.1055/s-0028-1106144.