Marcel BOUBOU (Marcelo BUBU), naskiĝis en Beaugency (franca departemento Loiret) la 22-an de septembro 1892, mortis la 18-an de septembro 1942 en la koncentrejo Aŭŝvico, estis franca instruisto, aktiva en la laborista esperantista movado ĝis la dua mondmilito.

Marcel Boubou
Persona informo
Naskiĝo 22-an de septembro 1892 (1892-09-22)
en Beaugency
Morto 18-an de septembro 1942 (1942-09-18) (49-jaraĝa)
en Aŭŝvico
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Frat(in)o Henri Boubou
Okupo
Okupo lerneja majstro
vdr

Ekde 1921 Boubou estis tre aktiva en SAT, kie li gvidis la pedagogian sekcion, kaj en Fédération Espérantiste Ouvrière (FEO). Li ankaŭ agadis kiel esperantisto kadre de la Freinet-movado.

En 1931 li forlasis SATon okaze de la komunista skismo por agadi en la kadro de la IPE-movado.

Pro sia partopreno al la kontraŭnazia rezistado li estis arestita jam en oktobro 1940. La 6-an de julio 1942, li estis sendita al la koncentrejo de Aŭŝvico, kie li pereis la 18-an de septembro.

Verkoj redakti

Literaturo redakti

  • Historio de SAT 1921-1952. Paris: SAT 1953, 152 p.
  • Lins, Ulrich. La danĝera lingvo. Studo pri la persekutoj kontraŭ Esperanto. 1988, 568 p. ISBN 5-01-003136-1
  • Schwarz, Adolf. Survoje al Internacia de Proleta Esperantistaro. Faktoj, dokumentoj, rememoroj. Sofio 1992, 223 p.

Eksteraj ligiloj redakti