Fortikaĵo Margat (arabe قلعة المرقب) estas fortikaĵa ruino en Sirio, en provinco Tartus. Ĝi estis grava fortikaĵo de la krucmilitistoj. Krom la Krak des Chevaliers, ĝi estas la alia fortikaĵo en Sirio, en plej bona stato.

Fortikaĵo Margat, tuta aspekto
Ekstera muro
Fortikaĵa korto
Rezervejo

Historio redakti

La fortikaĵo situas en bone defendebla, grava loko, ĉe montara masivo Djebel al Ansariye. Ĝi gardis la dezertan vojon de Tartus al Latakia kaj flankojn de la princlando Antioĥio al graflando Tripolis. La muslima enklavo de la asasinoj situis en la proksimo.

La fortikaĵo estis konstruita en 1062, ĝin konkeris en 1104 la Bizanca imperio. En la 12-a jarcento la posedantoj ofte ŝanĝiĝis inter kristanoj kaj muslimoj, ĝin damaĝis tertremoj en 1157, 1170 kaj 1186. La nuna formo de la fortikaĵo estis konstruita fare de la Johanita ordeno, ĝis 1205. La krucmilitistoj faris multajn militirojn de ĉi tie. La mamelukoj okupis la fortikaĵon en 1285.

La fortikaĵo servis por la mamelukoj, poste en la Osmana imperio por garnizonado de soldatoj.

Vidu ankaŭ redakti