Marguerite Nyssens

Marguerite Nyssens estas belga [1] esperantistino, (naskiĝis en Antverpeno la 2-an de oktobro 1858 kaj mortis la 7-an de oktobro 1947 en Bruselo) fratino de Paul Nyssens [1]. Marguerite Nyssens dediĉis sian vivon al pluraj bonfaraj verkoj; ĝiaj agadoj estis ĉefe fokusitaj al Bruselo [2].

Vivo redakti

Marguerite Louise Marie Nyssens naskiĝis la 2-an de oktobro 1858 en Belgujo, pli precize en Antverpeno. Filino de Gustave-Adolphe Nyssens dum lia unua geedziĝo al Cécile Michaux. Marguerite Nyssens estis naskita en familion de kvin infanoj. Ŝi havas du fratojn kaj du fratinojn. Ŝi estas la tria, kiu venas en la mondon. La patrino mortis kiam ŝi estis 4-jaraĝa. Liaj plej aĝaj infanoj estas Louis Nyssens kaj Emilie Nyssens kaj liaj plej junaj infanoj estas Jules Nyssens kaj Lucie Marie Nyssens [1].

Ŝia patro estis posedanto de tabaka import-eksporta firmao, kaj ekde 1874 de stofa fabriko en Anderlecht. Ŝi estis enegita en kontraŭalkoholan aktivismon de sia onklino Joséphine Keelhoff-Nyssens kaj ili fondis la Union des Femmes belges contre l'alcoolisme.

Ŝi estis ano de Esperantista Brusela Grupo.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Albert Nyssens : Généalogie de la famille Nyssens, novembre 1949, p.39.
  2. Sophie Matkava : L’Union des Femmes Belges contre l’Alcoolisme (1899-1951) et la lutte antialcoolique aux militantismes féministe et pacifiste, mémoire de fin d’études, Université Libre de Bruxelles, année 1995-1996, p.85.