Virgulino mamnutranta
Virgulino mamnutranta (latine Maria lactans) aŭ Madono mamnutranta estas bildo de la mamnutranta Madono Maria.
Tia motivo jam troviĝis en malnova egipta kulturo, kie la diino Iziso mamnutras la knabon Horuso, kio simbolis fekundecon.
En Bizanco kaj en Okcident-Eŭropo dum la 14-a kaj 15-a jarcentoj la bildo de Maria lactans ricevis jenan interpretadon: Kristo, infano estas Dio, kiu per la patrina mamo rilatas al la homaro.
En kelkaj fontkapeloj barokaj de pilgrimejoj, akvo trafluas la mamojn de la virgulina statuo, kiel ekzemple en Mariahilf, Rengersbrunn aŭ Maria Ehrenberg.
Dum malfacilaĵoj por mamnutri aŭ tiel rilataj sanproblemoj, laŭregione virinoj preĝis antaŭ bildo aŭ statuo de mamnutranta virgulino, aŭ oferis vaksan replikon de siaj propraj mamoj kiel donaco.[1]
Fotogalerio
redakti-
Jan van Eyck: Maria lactans (Maria mamnutranta), ĉ. 1430 (Frankfurto ĉe Majno)
-
Andrea Bonaiuti: Madono sur trono kun infano kaj Sankta Apollonia, 2-a duono de la 14-a jarcento, Via San Gallo, Florenco
-
Fontano omaĝe al Maria en Großgmain (1693)
Bibliografio
redakti- Galaktotrophousa Arkivigite je 2008-09-07 per la retarkivo Wayback Machine und Maria lactans Arkivigite je 2007-09-21 per la retarkivo Wayback Machine. In: Das grosse Kunstlexikon von P.W. Hartmann. Hartmann, Sersheim 1997, ISBN 3-9500612-0-7
Referencoj
redakti- ↑ Wolfgang Beinert, Heinrich Petri (Hrsg.): Handbuch der Marienkunde. Bd. 2, S. 536. Pustet, Regensburg 1997, ISBN 3-7917-1527-5
Eksteraj ligiloj
redakti- [www.fisheaters.com/marialactans.html – Bildoj de mamnutranta virgulino]