Marina di Ragusa, ankaŭ konata kiel Mazzarelli, estas suda itala vilaĝo kaj vilaĝeto (frazione) de Raguzo, municipa sidejo de la samnoma provinco de Sicilio. En 2011 ĝi havis 3,468 loĝantojn, kiuj dum la somero pliiĝas al pli ol 60,000.

Marina di Ragusa
frakcio
Administrado
Poŝtkodo 97100
Demografio
Geografio
Geografia situo 36° 47′ N, 14° 33′ O (mapo)36.7857514.55474Koordinatoj: 36° 47′ N, 14° 33′ O (mapo) [+]
Alto 8 m [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Marina di Ragusa (Italio)
Marina di Ragusa (Italio)
DEC
Marina di Ragusa
Marina di Ragusa
Situo de Marina di Ragusa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Marina di Ragusa [+]
vdr

La restaĵoj de greka setlejo de la 5-a jarcento a.K., kiam ĉi tiu areo estis sub la regado de Kamarino, estis trovita sur la bordo de la apuda rivero Irminio, kiu estis uzata kiel kanalpordo. La vilaĝo estis konata ekde la bizanca epoko (5-a jarcento), kiam ŝarĝa moleo estis konstruita por eksporti la lokajn produktojn. La araba geografiisto Idrisi skribis, ke dum la araba regado (827-1091) ĝi nomiĝis Marsa A'Rillah (malgranda haveno) kaj dum la jaroj 1584 kaj 1596 oni konstruis gvatoturon konatan kiel Turo Cabrera laŭ ordono de la grafo B. Cabrera apud la haveno de la vilaĝo pro defendaj kialoj. Ĝi restis kiel dormema fiŝkaptista vilaĝo ĝis la 1870-aj jaroj, kiam ĝia haveno estis grandskale uzata por eksportado de la loka asfalto, prenita en Raguzo, al multaj eŭropaj ĉefurboj. Ĝi estis nomita Mazzarelli ĝis 1928 kiam la loka konsilio ŝanĝis la nomon al la nuna Marina di Ragusa. Dum la 1960-aj jaroj ĝi fariĝis turisma feriejo, kiun ĝi ankoraŭ konservas.