Mario Kart 7 (マリオカート7 Mario Kāto Sebun?)[1] estas veturila konkursa videoludo kreita en 2011. Ĝi estas la sepa ĉefa ludo de la serio Mario Kart, kaj la tria ludo por porteblaj videoludiloj. Nintendo EAD kaj Retro Studios kreis ĝin por la videoludilo Nintendo 3DS.[1] Kiel en la antaŭaj ludoj de la serio, ludantoj partoprenas en konkursoj de gokartoj sur diversaj lokoj de la universo de Mario. Ludanto povas elekti rolulon inter la 17 roluloj disponeblaj. Dum konkurado, ludantoj povas uzi diversajn aĵojn por helpi sin aŭ malhelpi aliajn ludantojn. Novaj ebloj en tiu ludo estas uzi manan glisilon, veturi subakve, vidi laŭ la okuloj de la kondukisto, kaj ŝanĝi partojn de onia gokarto.[2] Mario Kart 7 permesas ludi rete kun ĝis 7 aliaj ludantoj samtempe.[3] La ludo aperis tutmonde je la komenco de decembro 2011.[4]

Mario Kart 7

Disvolvo Nintendo Entertainment Analysis & Development
Eldoninto Nintendo
Distribuo Nintendo eShop
Direktoro Kosuke Yabuki
Produktoro Hideki Konno
Serio Mario Kart
Platformo Nintendo 3DS
Ĝenro veturila konkursa videoludo
Ludomaniero unuludanta videoludo
Regilo ludstirilo
PEGI-klasifiko PEGI 3
ESRB-klasifiko Everyone (Ĉiuj)
vdr

Mario Kart 7 estas la dua ludo por 3DS, kiu vendiĝis je pli ol 5 milionoj da kopioj, post Super Mario 3D Land. Nintendo anoncis ke la ludo relanĉiĝos kun aliaj pli fruaj ludoj por 3DS, kiel elŝutebla ludo por Nintendo eShop. La elŝutebla versio aperis la 4-an de oktobro 2012 en la PAL-regiono[5], la 18-an de oktobro 2012 en Nordameriko[6], kaj la 1-an de novembro 2012 en Japanujo.[7] Je la dato de la 31-a de marto 2017, la ludo vendiĝis je pli ol 15,22 milionoj da kopioj tutmonde. Ĝi estas unu el la plej venditaj ludoj por Nintendo 3DS, malantaŭ Pokémon Sun kaj Moon kaj Pokémon X kaj Y[8]. La recenzistoj ŝatis la ludon, ĝi atingis la poentaron de 85% en Metacritic kaj de 84,96% en GameRankings.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Nintendo 3DS Price Drops to $169.99, as Great Value and New 3D Games Come Together. Nintendo. Arkivita el la originalo je 2017-04-07. Alirita 13 August 2011.
  2. Mario Kart 7 at Nintendo :: Games. Nintendo. Arkivita el la originalo je 2019-04-05. Alirita 22 August 2011.
  3. Hill, Jason (6 December 2011) Mario Kart 7 = fun. The Sydney Morning Herald's Digital Life. Alirita 12 May 2012.
  4. Mario Kart 7 Related Games. GameSpot. Alirita 1 March 2012.
  5. . Nintendo launches early 3DS games on EU eShop today. ComputersandVideoGames.com (4 October 2012). Alirita 5 October 2012.
  6. . Mario Kart 7, Zelda, Mario 3D Land, Star Fox 3D on 3DS eShop. IGN (4 October 2012). Alirita 5 October 2012.
  7. . More 3DS Download Titles Coming To Japan's eShop. Nintendo Life (3 October 2012). Alirita 4 October 2012.
  8. Top Selling Software Sales Units - Nintendo 3DS Software (30 September 2016). Alirita 30 September 2016.