Marko Kornelio Fronto
Marko Kornelio FRONTO (latine Marcus Cornelius Fronto) vivis ĉ. 100-170 p.K., naskiĝinta en Numidio (Cirta, nun Konstantino).
Marko Kornelio Fronto | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Marcus Cornelius Fronto | |||||
Naskiĝo | 30-an de novembro 99 en Cirta, Africa proconsularis, Romia Imperio | ||||
Morto | 30-an de novembro 159 (60-jaraĝa) en Romo | ||||
Mortis per | Antonena Epidemio vd | ||||
Lingvoj | latina vd | ||||
Ŝtataneco | Roma regno vd | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Quintus Cornelius Quadratus vd | ||||
Infanoj | Gratia (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto filozofo epistolisto militisto advokato politikisto poeto juristo vd | ||||
Laborkampo | Juro kaj retoriko vd | ||||
Aktiva en | Roma regno vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li estis advokato kaj fama romia kaj retoro. De Antonino Pia li estis elektita instruisto de la imperiestraj princoj Marko Aŭrelio kaj Lucio Vero.[1] En 143 li fariĝis konsulo kaj fondis arkaan lernejon por estontaj retoroj: ili nomiĝis Frontoniani.
La laŭdegoj kiuj samtempuloj jam kaj poste vivantaj donis al li kaŭzis la opinion ke temas pri unu el la plej gravaj reprezentantoj de latinlingva retorioko. Sed de 1815 oni trovis partojn de lia verkaro; plej gravis en ĝi leterinterŝanĝo kun la tronheredanto kaj imperiestro Marko Aŭrelio. Seniluziigo sekvis ĉar temis pri honorinda, sincera sed duonklerita viro. Lia senĉesa elĉerpado el arkaaj verkistoj por pliriĉigo de la latina lingvo pro troigo tedas.
Fonto
redaktiMeyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 7. Leipzig 1907, p. 169 (tie ĉi interrete)