Marparko Granda Barilrifo

La Marparko Granda Barilrifo kaj en angla Great Barrier Reef Marine Park estas marparko kiu protektas grandan parton de la Granda Barilrifo de Aŭstralio el eblaj damaĝaj aktivaĵoj. Ĝi estas ampleksa multuza marparko kiu utilas al ampleksa gamo de uzoj, kiaj la komerca mara turismo, fiŝkaptado, havenoj kaj ŝipnavigado, distro, scienca esplorado kaj indiĝena tradicia uzado. Fiŝkaptado kaj la forigo de artefaktoj aŭ naturo (fiŝoj, koralo, markonkoj, ktp.) estas strikte regulata, kaj komerca ŝiptrafiko devas limiĝi al kelkaj specifaj difinitaj ŝipvojoj kiuj evitas la plej sensivaj areoj de la parko. La Granda Barilrifo estas la plej granda kaj plej bone konata koralrifa ekosistemo en la mondo. Ties rifoj, preskaŭ 3000 totale, reprezentas ĉirkaŭ 10 % el la tutaj koralrifaj areoj en la mondo. Ĝi eltenas rimarkindan variecon de biodiverseco, havigante hejmon al centoj da koralaj specioj kaj de aliaj senvertebruloj, ostaj fiŝoj, ŝarkoj, rajoj, marmamuloj, martestudoj, marserpentoj, same kiel al algoj kaj al aliaj marplantoj.[1]

Marparko Granda Barilrifo
protektata areo [+]
Koordinatoj18° 34′ 4″ S, 148° 33′ 19″ O (mapo)-18.56777778148.55527778Koordinatoj: 18° 34′ 4″ S, 148° 33′ 19″ O (mapo) [+]

Marparko Granda Barilrifo (Aŭstralio)
Marparko Granda Barilrifo (Aŭstralio)
DEC
Marparko Granda Barilrifo
Marparko Granda Barilrifo
Map
Marparko Granda Barilrifo
Vikimedia Komunejo:  Great Barrier Reef Marine Park [+]
vdr

Notoj redakti

  1. . Great Barrier Reef Outlook Report 2009. Great Barrier Reef Marine Park Authority (2009). Alirita 12a de Aŭgusto 2015. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-09-24. Alirita 2016-02-06.

Eksteraj ligiloj redakti