Martinluterkinga Tagofesto
La Martinluterkinga Tagofesto aŭ en angla Martin Luther King, Jr. Day (oficiale Birthday of Martin Luther King, Jr., naskotago de MLK)[1] estas usona federala feritago kiu markas kaj honoras la naskotagon de Martin Luther King. Ĝi estas celebrata en la tria lundo de Januaro ĉiujare, kiu estas ĉirkaŭ la dato de la vera naskotago de King, nome la 15an de Januaro. Tiu movanta feritago estas simila al aliaj lundaj feritagoj starigitaj laŭ uniforma lunda programo.
King estis ĉefa parolanto por senperforta aktivismo en la Afrikusona Civilrajta Movado, kiu sukcese protestis kontraŭ rasa diskriminacio en federalaj kaj stataj leĝoj. La kampanjo por federala feritago por la honoro de King ekis tuj post lia murdo en 1968. La Prezidento Ronald Reagan subskribis la meton de la feritago en la leĝaro en 1983, kaj ĝi estis unuafoje celebrita post tri jaroj. Dekomence, kelkaj ŝtatoj rezistis la observon de la feritago kiel tia, per alternativaj nomoj aŭ kombinante ĝin kun aliaj feirtagoj. Ĝi estis oficiale celebrita en ĉiuj la 50 ŝtatoj por la unua foje en 2000.
Referencoj
redakti- ↑ Federal Holidays. Opm.gov. Alirita 20a de Januaro 2014.
Eksteraj ligiloj
redakti- Martin Luther King, Jr. Federal Holiday Commission Arkivigite je 2010-12-26 per la retarkivo Wayback Machine ĉe Federala Registro
- Martin Luther King, Jr. Day of Service oficiala registara retejo
- King Holiday and Service Act of 1994 Arkivigite je 2012-12-15 per la retarkivo Wayback Machine de THOMAS
- Remarks on Signing the King Holiday and Service Act of 1994, President William J. Clinton, The American Presidency Project, 23a de Aŭgusto, 1994
- The Martin Luther King, Jr. Center for Nonviolent Social Change, Estate of Martin Luther King, Jr.