Masakro de Sankta Bricio

La Masakro de Sankta Bricio okazis la 13-an de novembro 1002 laŭ ordono de reĝo Æthelred kaj estis etna purigo en Anglio, celante la tie vivantajn danojn.

Oni murdis centojn da danaj vikingoj, kiuj vivis en Danelag. Oni pelis, tiris ilin el siaj domoj sur la straton kaj buĉis ilin. La decido de Æthelred okazis pro tio, ke la danaj vikingoj de Danelag ripete atakis kaj la reĝo timis, ke okaze de invado ili helpas la invadantojn. La reĝo ankaŭ esperis apogon el Normandio, ĉar Æthelred geedziĝis kun fratino de Rikardo la 2-a de Normandio.

Inter la murditaj estis ankaŭ Gunhilde, fratino de Sven Gabelbart, tiama reĝo de Danio, kiu pro tio ĵuris je venĝo. Sven havis tiel rajton por okupi Anglion, kio okazis sukcese en la sekvaj jaroj. Li forpelis en 1013 Æthelred al Normandio kaj iĝis reganto de Anglio.

Rete, angle redakti