Masakro de la Montreala Politekniko

Masakro de la École PolytechniqueMontreala Masakro, trista evento en kanada historio. La 6-an de decembro 1989, mensmalsanulo Marc Lépine, invadis inĝenierartajn klasojn en la Politeknika Lernejo de la Universitato de Montrealo en Montrealo, Kebekio. Li apartigis la virinojn disde la viroj kaj ekpafadis la virinojn. 14 virinoj (13 studentoj kaj sekretario) mortis antaŭ ol li sinmortigis. Noto, kiun li lasis, eksplikis, ke li malamis feministojn kaj kulpigis ilin pri siaj vivmalsukcesoj kaj nepovo eniri inĝenierlernejon, kvankam tiutempe virinoj estis nur 20 % de inĝenierstudentoj.

Nef pour quatorze reines (Navo por 14 reĝinoj) de Rose-Marie Goulet, memormonumneto pri la Masakro de la Montreala Politekniko, montrante skulpturajn elementojn integritajn en specifa pejzaĝo, nome ekzemplo de Lokarto.

La masakro ŝokis tutan Kanadon; ĝi multege spronis la tiulandan feminisman movadon kaj estis la naskiĝo de la kontraŭpafila movado, kiu fine sukcesis kreigi pafilregadajn leĝojn en 1998. La 6-a de decembro ankoraŭ observiĝas kiel memortago por la feminisma movado, aparte en Montrealo mem; parlamento deklaris ĝin la Nacia tago de Rememoro kaj Agado pri Perforto Kontraŭ Virinoj. Blanka rubando estas la simbolo de rememoro de la 6-a de decembro kaj de kontraŭvirina perforto.

La nomoj de la virinoj mortigitaj estas:

Memorŝtono
  • Geneviève Bergeron
  • Hélène Colgan
  • Nathalie Croteau
  • Barbara Daigneault
  • Anne-Marie Edward
  • Maud Haviernick
  • Maryse Laganière
  • Maryse Leclair
  • Anne-Marie Lemay
  • Sonia Pelletier
  • Michèle Richard
  • Annie St-Arneault
  • Annie Turcotte
  • Barbara Klucznik Widajewicz
"Unue lamentu. Sekve laboru por ŝanĝo."


Eksteraj ligiloj redakti