Matarija
Matarija (arabe المطرية) estas urbego en nordorienta Egiptio, en Nildelto, en Provinco Dakahlija.
Matarija | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
urbo | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 31° 11′ N, 32° 2′ O (mapo)31.18333333333332.033333333333Koordinatoj: 31° 11′ N, 32° 2′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 10 m [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
![]() | |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Demografio
redaktiEn Matarija loĝis 199 009 en 2021 laŭ Anglalingva Vikipedio; 149 737 en 2018 laŭ Germanlingva Vikipedio.
Geografio
redaktiMatarija kuŝas laŭ marborda lago Manzala, tamen en ties kontinenta parto. Praktike la loko estas fiŝkaptista haveno.
Historio
redaktiLa areo konsistis el du apartaj insuloj ĝis 1903, poste la registaro dekretis la unuiĝon sub la nomo Matarija. Transportado inter la du insuloj estis per lignaj boatoj ĝis la akvovojo apartiganta la insulojn estis sekigita. La unuaj brikdomoj en la grandurbo estis konstruitaj en la 1750-aj jaroj kie la tegmentoj estas faritaj el ligno. La urbo ludis rolon dum la franca okupado de la lando. La fiŝkaptistoj aliĝis al la rezistaj fortoj kaj 100 fiŝkaptistaj boatoj batalis la francojn. Nature la francoj okupis la areon en 1798. Baldaŭ la fiŝkaptistoj liveris trinkakvon al la laboristoj en Port Saido. La urbo detruiĝis pro incendio en 1907, multaj homoj mortis. Matarija estis la dua defendlinio dum la agreso kontraŭ Port Saido en 1956.
Ekonomio
redaktiMatarija estas fiŝkaptista centro, tamen tiu malgraviĝis pro sekiĝo de la lago.
Edukado
redaktiEn Matarija fakultato funkcias.
Klimato
redaktiMatarija havas varman dezertan klimaton (BWh) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas nur ĉirkaŭ 13 mm. Inter majo-septembro neniam pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 20,5 °C kaj varias inter 18-25 °C.
Vidindaĵoj
redaktiReferencoj
redaktiFontoj
redakti- WikiTrans