Matilla de los Caños del Río

Matilla de los Caños del Río [maTIlja delosKAnjos delRIo] estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco. Matilla de los Caños del Río estas tradukebla etimologie al Arbareto de la Apudfluejoj de la Rivero.

Matilla de los Caños del Río
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37450
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 628  (2023) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 50′ N, 5° 57′ U (mapo)40.826111111111-5.9430555555556Koordinatoj: 40° 50′ N, 5° 57′ U (mapo) [+]
Alto 817 m [+]
Areo 69,29 km² (6 929 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Matilla de los Caños del Río (Provinco Salamanko)
Matilla de los Caños del Río (Provinco Salamanko)
DEC
Matilla de los Caños del Río
Matilla de los Caños del Río
Situo de Matilla de los Caños del Río
Matilla de los Caños del Río (Hispanio)
Matilla de los Caños del Río (Hispanio)
DEC
Matilla de los Caños del Río
Matilla de los Caños del Río
Situo de Matilla de los Caños del Río

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Matilla de los Caños del Río [+]
vdr
Urba kerno.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Canillas de Torneros, Carrascal de Sanchiricones, Linejo, Matas Altas, Matilla de los Caños del Río, Ochando kaj Pocito, krom la senhomaj Campo del Hospicio, Carrascalino kaj El Cueto, okupas totalan areon de 69,29 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 640 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 000 loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 30 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Estas dolmenoj el Prahistorio, sed la nuna setlejo fondiĝis komence de la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo. Dum la Hispana Enlanda Milito funkciis en la nordoriento de la municipa teritorio la flughaveno de San Fernando, ĉe Campo del Hospicio, kiu servis al la flanko de Francisco Franco, kiu fakte havis sian stabanaron en Salamanko, dum ioma tempo; ĝi estis abandonita post la milito.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ redakti