Montaro McIlwraith

(Alidirektita el McIlwraith)

La Montaro McIlwraith, en angla McIlwraith Range, estas kruta el granito altebenaĵo en la Kabjorka Duoninsulo, Norda Kvinslando, Aŭstralio. Parto de la Granda Disiganta Montaro, ĝi kovras ĉirkaŭ 3000 km2 kaj kuŝas je ĉirkaŭ 15 km oriente de Coen, kaj je 550 km norde de Cairns. La rivero Archer fluas tra la teritorio. Plej el ĝi estas ĉirkaŭ 450 m super marnivelo kaj atingas sian plej altan punkton ĉe 824 m, ĝuste nordoriente de Coen. La teritorio ricevas altan jaran pluvofalon de ĉirkaŭ 1500 mm.

Tiu montaro estas grava areo por la Suda kazuaro.

Koordinatoj: 13° 45′ S 143° 20′ O / 13.750 °S, 143.333 °O / -13.750; 143.333 (mapo)