Medellín (Hispanio)

Medellín estas vilaĝo situanta en la nordo de provinco Badajoz, regiono Ekstremaduro, en Hispanio. Ĝi lokiĝas en la valo de rivero Gvadiano, precize apud ponto kiu anstataŭigis antikvan romianan ponton super tiu rivero. La vilaĝo enhavas 2.348 loĝantojn.

Medellín
Medellín (España).jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 06411 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 232  (2022) [+]
Loĝdenso 34 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 59′ N, 5° 58′ U (mapo)38.979722222222-5.9744444444444Koordinatoj: 38° 59′ N, 5° 58′ U (mapo) [+]
Alto 264 m [+]
Areo 65 km² (6 500 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Medellín

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Medellín (Badajoz) [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Kastelo de Medellín

La nomo de la vilaĝo devenas de Quinto Cecilio Metelo, ĝia fondinto. Nuntempe estas skulptaĵo de tiu romiano en la orienta enirejo de la vilaĝo.

Medellín estas fama pro tio, ke tie naskiĝis Hernán Cortés, la konkerinto de Meksiko. De tiu epoko estas kastelo, kiu konserviĝas sur norda monteto. Estas vizitindaj ankaŭ la mezepoka ponto, la restaĵoj de la romiana ponto, la restaĵoj de la romiana teatro, la restaĵoj de la antaŭromiana murego, la preĝejoj de Sankta Jakobo kaj Sankta Cecilia.

Komence de la 19a jarcento dum la milito kontraŭ Napoleono okazis batalo inter Medellín kaj Don Benito, kie mortis pli da 10,000 hispanoj, kaj parizanoj kaj parizovizitantoj povas serĉi la nomon Medelin sub la Arko de la Triumfo en Parizo. Ankaŭ dum la intercivitana milito (1936-39) Medellín estis batalejo inter la du flankoj. Nuntempe estas grupo da esperantistoj en tiu vilaĝo.

Dum la dua duono de la 20-a jarcento la agrikulturo tute ŝanĝiĝis en Medellín kaj ties kampoj danke al Plan Badajoz. La akvuumaj produktoj anstataŭigis la tradiciajn. Dum kelkaj jardekoj oni produktis tabakon, sed tiu produkto nune ne estas kultivata, sed tomato, papriko, maizo kaj rizo, depende de la akvokvanto disponebla ĉiun jaron.