MediaWiki-Diskuto:Gadget-markadmins.js

Nova skripto por la sama tasko redakti

Saluton. Mi ĵus anstataŭigis la aldonaĵon per nova skripto, kiun mi jam testis per Uzanto:Tlustulimu/testo.js. Ĝi siavice estis enplektita en Uzanto:Tlustulimu/vector.js kaj vokis la skripton el en:User:PerfektesChaos/js/markGroupMembers/eo.js. Tiu skripto troviĝanta en la angla vikipedio estiĝis dum diskuto sur de:Benutzer Diskussion:PerfektesChaos. La malnova skripto sub certaj kondiĉoj iel koliziis kun alia aldonaĵo, tiel ke ambaŭ kaj la kaŝado de la supraj skatoloj sur Lastaj ŝanĝoj ne plu funkciis. Krome sur alia paĝo, nome Specialaĵo:Protokolo/renameuser, pro tiea uzanto kun % en la nomo ne plu funkciis la aldonaĵo "Navigaj saltofenestroj", se samtempe "Markadmins" estis aktivigita. Nun ĉio funkcias denove.   --Tlustulimu (diskuto) 23:03, 18 Nov. 2015 (UTC)

(+) La nova skripto havas eĉ dokumentadon sur en:User:PerfektesChaos/js/markGroupMembers, sed en la angla lingvo. --Tlustulimu (diskuto) 23:04, 18 Nov. 2015 (UTC)
Reiri al la paĝo "Gadget-markadmins.js".