Mediana filtrilo estas ne-lineara cifereca filtrilo, kiu povas esti aplikata al signalobildo.

Ekzemplo apliko de 3 medianaj filtriloj de diverasaj radiusoj al la sama brua foto.

La filtrilo prenas specimenojn de la enigo (valorojn de la signalo, helecojn de rastrumeroj de la bildo) en certa fenestro konsistanta de nepara kvanto de specimenoj. De la prenitaj valoroj estas kalkulata mediana valoro. Kaj la mediano estas eligo de la filtro, respektiva al centro de la fenestro. Ĉi tiu proceduro estas farata por ĉiu valoro de la enigo. Noto ke la eliga voloro devas esti metata en la alian lokon kaj ne esti uzata kiel enigo por kalkulado por la najbaraj situoj de la fenestro.

Mediana filtrado estas komuna en prilaboro de bildoj por brua malpligrandiĝo.

Por koloraj bildoj mediana filtrilo estas aplikata sendepende al ĉiu kolora kanalo. Kvankam en ĉiu kolora kanalo la filtrilo ne povas generi valorojn kiuj antaŭe ne estis en la bildo, en kolora bildo povas aperi novaj kombinaĵoj de valoroj de la diversaj kanaloj kaj tiel aperi la novaj koloroj.

Ekzemplo redakti

Estu x unu dimensia signalo, kaj esti aplikata mediana filtrilo kun fenestra amplekso 3.

x = [2 2 80 6 3 3]

Tiel la rezulto y estas

y[1] = mediano(2, 2, 80) = 2
y[2] = mediano(2, 80, 6) = mediano(2, 6, 80) = 6
y[3] = mediano(80, 6, 3) = mediano(3, 6, 80) = 6
y[4] = mediano(6, 3, 3) = mediano(3, 3, 6) = 3
y = [* 2 6 6 3 *]

kie *' estas nedefinita valoro, ĉar apud la randoj mankas la enigoj por la mediana filtrilo.

Komunaj problemoj redakti

Komuna problemo kun ĉiuj filtriloj bazitaj sur ĉiuj najbaraj rastrumeroj estas la procezo apud randoj de la bildo. Komunaj solvaĵoj de la problemo estas:

  • Ne procezi apud la randoj, kun aŭ sen tranĉo de la bildaj randoj.
  • Preno de la plej proksimaj rastrumeroj de la bildo. Ĉi tio estas la samo kiel multobligo de la randaj valoroj antaŭ la filtrado.
  • Preno de rastrumeroj de aliaj lokoj de la bildo, ofte al horizontala rando de la alia horizontala rando, kaj al vertikala rando de la alia vertikala rando.
  • Fari la filtradon kun malpli granda kvanto de rastrumeroj apud la randoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti