Medium (retejo)

(Alidirektita el Medium)

Medium estas reta eldonplatformo evoluigita de la Tvitero-kunfondinto Evan Williams kaj lanĉita en Aŭgusto 2012. Medium estas laŭleĝe posedata de A Medium Corporation.[1] La platformo estas ekzemplo de evoluinta socia ĵurnalismo havanta hibridan kolektaĵon de publikigaĵoj kaj blogoj de amatoroj kaj profesiuloj.[2] Medium ordinare estas rigardata kiel gastigilo de blogoj.

Williams evoluigis Medium kiel manieron publikigi skribaĵojn kaj dokumentojn pli longajn, ol la Tviteran 140-signomaksimumon. Medium finfine kreskis al aparta platformo sendependa de la varomarko de Tvitero.

Medium havas ankaŭ siajn proprajn publikigaĵojn inkluzive de la reta muzikrevuo Cuepoint, eldonata de Jonathan Shecter, NewCo Shift, gvidata de la entreprenisto, aŭtoro kaj ĵurnalisto John Battelle, kaj la teknika publikigaĵo Backchannel, eldonata de Steven Levy.

Referencoj redakti

  1. . Twitter Co-Founder Evan Williams' Blogging Platform Medium Opens Signups To All. Alirita 2015-09-10. [rompita ligilo]
  2. . The New Rules of Social Journalism. Pando Daily. Arkivita el la originalo je 2014-03-30. Alirita 29 March 2014. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-10-07. Alirita 2022-01-13..

Eksteraj ligiloj redakti