Heterosporio

(Alidirektita el Megasporo)

Heterosporio (alisporeco) estas tiu fenomeno en la botaniko - male al izosporio-, ke sporoj de iu specio havas diversajn grandojn kaj diversajn konstruojn. Tiukaze, la viraj sporoj estas pli malgrandaj kaj malriĉaj je rezervaj nutraĵoj kompare al la ina sporoformo. La antaŭa estas nomata kiel mikrosporo, la alia, ina, megasporo (aŭ makrosporo). La el ili estiĝantaj haplojdaj gametofitoj (protaloj) estas same diversgrandaj: viraj gametofitoj estas pli malgrandaj ol la inaj.

La heterosporio estas karakteriza je Selaginella, Isoetales, Salvinia, Azolla, Pilularia, Marsilea kaj semplantoj. Ĉe la lasta okazas endosporio, kio signifas, ke la gametprodukta generacio (gametofito) restas en la sporo kaj ne formas individuan planton.

Se la viraj kaj inaj sporoj estas samgrandaj (tio validas ekz. je plimulto de veraj filikoj), oni parolas pri izosporio.