Salvinia (ŝveb-filikoj) estas la sola genro en familio Salviniaceae (sed laŭ kelkaj esploroj, la genro Azolla same apartenas al tiu), en ordo Salviniales, klaso veraj filikoj (Pteridopsida). La specioj de la genro estas en la akvo ŝvebantaj plantroj, kiujn karakterizas, ke la supra foliflanko morfologie estas la suba flanko de la folio.

Salvinia minima

La genro Salvinia estis nomumita fare de itala botanikisto Pier Antonio Micheli en 1729 pro estimo al Antonio Maria Salvini.

La ŝvebfilikoj grandas 2 ĝis 20 cm, ŝvebas sur la akvosurfaco, disvastiĝas sekse per sporoj kaj nesekske per stolonoj.

Ĉiu unuopa planto konsistas el horizontale kreskanta akso kun zonaj (ĉirkaŭaksaj) trinombraj folioj. El tiuj du estas rondaj aŭ ovalaj ŝveb-folioj; la tria estas fajne disigita, longanta kelkajn centimetrojn suben kaj transprenas la rolon de radiko. Ĝi ne ankriĝas en la akvogrundo.

Klasifiko redakti

La genro entenas la sekvajn speciojn:

  • Salvinia auriculata
  • Salvinia biloba
  • Salvinia cucullata
  • Salvinia cyathiformis
  • Salvinia hastata
  • Salvinia herzogii
  • Salvinia minima
  • Salvinia molesta
  • Salvinia natans
  • Salvinia nymphellula
  • Salvinia oblongifolia
  • Salvinia radula
  • Salvinia rotundifolia
  • Salvinia sprucei