Mejĥano

Mejĥano (azere meyxana) estas distingaĵo de la azera kulturo, ĝi konsistas el popolaj kantoj interpretataj de unu aŭ pluraj personoj kiuj improvizas pri ia ajn temo. Ĝi estas tradicio de la azeroj loĝantaj en laRespubliko Azerbajĝano. La nomo de tiu ĝenro venas de la tradicia tjurka Meyhane (trinkejo) kiu venas de la persaj vortoj Mey (vino) kaj ĥane (domo).

Ekde la Mezepoko, la mejĥanejo estis lokoj kie renkontiĝis la poetoj kiuj spontane interŝanĝis versojn, kelkfoje ŝercante. En la fino de la konkurso, la spektantaro determinis kiu estas la poeto kiu deklamas la plej belajn kaj inteligentajn poemojn. Laŭ tio, oni elektis la venkinton.

Kvankam la mejĥano estis ĝenerale akceptata en Azerbajĝano, multaj fundamentistoj protestis ĉar ili konsideris ke ĝi estas sufiĉe liberala kontraste kun la naciaj muzulmanaj valoroj. Laŭ la fundamentistoj la muzikĝenro instigis al la seksumado, alkoholo, drogoj kaj la okcidenta konsumkulturo.

Eksteraj ligiloj redakti