Senpikilaj abeloj, foje nomataj senpikilaj mielabeloj aŭ simple meliponinoj, estas granda grupo de abeloj (ĉirkaŭ 500 specioj), kiu enhavas la tribon Meliponini[1] (aŭ subtribo Meliponina laŭ aliaj aŭtoroj[2]). Ili apartenas al la familio Abeledoj, kaj estas tre proksime rilataj al la komunaj mielabeloj, ĉarpentabeloj, orkidabeloj, kaj burdoj.[3] Meliponinoj havas pikilojn, sed ili estas tre malgrandaj kaj ne povas esti uzataj por defendo. Meliponinoj ne estas la nura tipo de "senpikilaj" abeloj; ankaŭ masklaj abeloj kaj abeloj de kelkaj aliaj specioj, kiaj ĉe la familio Andrenedoj ne havas pikilojn.[1]

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Michener, C D. The bees of the World. Johns Hopkins University Press, 972 pp.
  2. Silveira, F A; Melo, G A R; Almeida, E A B. 2002. Abelhas Brasileiras: Sistemática e Identificação. Fernando A. Silveira, 253 pp.
  3. Roubik, D W. 1989. Ecology and Natural History of Tropical Bees. Cambridge Tropical Biology Series, 528 pp.

Eksteraj ligiloj redakti