Membibre de la Hoz

Membibre de la Hoz [memBIbre delaHOZ] estas municipo en la nordo de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la nordo de la provinco. La loknomo Membibre de la Hoz estas etimologie komprenebla kiel Vimeno de la rojo Hoz, siavice serpilforma valo.

Membibre de la Hoz
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 40234
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 46  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 27′ N, 4° 6′ U (mapo)41.449722222222-4.095Koordinatoj: 41° 27′ N, 4° 6′ U (mapo) [+]
Alto 870 m [+]
Areo 15,68 km² (1 568 ha) [+]
Membibre de la Hoz (Provinco Segovio)
Membibre de la Hoz (Provinco Segovio)
DEC
Membibre de la Hoz
Membibre de la Hoz
Situo de Membibre de la Hoz
Membibre de la Hoz (Hispanio)
Membibre de la Hoz (Hispanio)
DEC
Membibre de la Hoz
Membibre de la Hoz
Situo de Membibre de la Hoz

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Membibre de la Hoz [+]
vdr
Membibre de la Hoz en la provinco Segovio.
Preĝejo de Sankta Marteno.
Ermitejo de la Virgen del Rehoyo.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 15,68 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 35 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 325 el la 1950-aj jaroj.

Ĝi distas 68 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Vegafria, Canalejas de Peñafiel, Aldeasoña kaj Fuentesaúco de Fuentidueña. En la teritorio ekfluas kelkaj fontoj kiuj nutras la rojon Hoz.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Fruaj mencioj estas de 1123, 1136 kaj 1200. En 1349, la komarko ege suferis pro nigra pesto.

En 1721 (ĝis 1739 kaj 1756) okazis jura procezo pro limoj inter Membibre de la Hoz kaj Vegafría.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la romanika preĝejo de Sankta Marteno, la ruinoj de la kastelo kaj la ermitejo de la Virgen del Rehoyo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti