Menestrela poezio germana

Menestrela poezio (germane: Spielmannsdichtung) estas faktermino por ĉiu ajn maniero de parole tradita etpoezio germana, kiu ekde la 9-a jarcento kaj aparte en la 12-a kaj la 13-a jarcentoj prezentata estis fare de vagadaj kantistoj kaj menestreloj.

Sceno el Salman und Morolf.

Difinoj redakti

Nombriĝas inter tiaj tekstoj lirikoj popola, religia, didaktika, krome baladoj, proverbaĵoj kaj anekdotoj. La rolo de menestrelo kiel peranto kaj propaganto de fremdaj temoj, buŝe traditaj heroaj epopeoj aŭ malfruantikvaj temoj - kiel la parto de propra invento en tio - apartenas al la plej pridiskutitaj problemoj de mezepoka literaturhistorio.

En pli strikta senco la menestrela poezio estas grupo de kvin anonimaj mezaltgermanlingvaj epopeoj pri fianĉinaj vojaĝoj, nome:

  • König Rother (ĉ. 1150)
  • Herzog Ernst (ĉ. 1180)
  • Oswald
  • Orendel
  • Salman und Morolf.

Ilia komuna strukturo, ekzota kolornuanco kaj senzorga traktado de lingvo kaj versado profunde diferencas tiel de la kortegaj epopeoj kiel de la ekleziula epiko en la 12-a kaj la 13-a jarcentoj.

Vidu ankaŭ redakti

Menestrela metio

Fonto redakti

Fischer, Cornelia: "Spielmannsdichtung", en: Microsoft Encarta, 2007 (DVD).

Literaturo redakti

  • Michael Curschmann: Spielmannsepik – Wege und Ergebnisse der Forschung 1907–1965, Stuttgart 1968
  • Gretel und Wolfgang Hecht: Deutsche Spielmannsdichtung des Mittelalters, Leipzig 1977
  • Walter Johannes Schröder: Spielmannsepik, Stuttgart 1967
  • H. Kästner: Harfe und Schwert. Der höfische Spielmann bei Gottfried von Strassburg, Max Niemeyer, 1981.
  • W. Näser: Die Sachbeschreibung in den mittelhochdeutschen Spielmannsepen. Untersuchungen zu ihrer Technik, Elwert, 1972.