Bauernkantate

unu el la plej konataj profanaj kantatoj de Johann Sebastian Bach
(Alidirektita el Mer hahn en neue Oberkeet)
Kantato de Bach
Mer hahn en neue Oberkeet
BWV: 212
okazo: naskiĝdatreveno
ekestojaro: 1742
ekestoloko: Lepsiko
ĝenro: profana kantato
solooj: S B
ĥoro:
instrumentoj: fluto; korno; arĉinstr.; kb
prezentodaŭro: ĉ. 30 min
teksto
Christian Friedrich Henrici

Mer hahn en neue Oberkeet (BWV 212) estas unu el la plej konataj profanaj kantatoj de Johann Sebastian Bach. Ĝi estas konata sub la nomo „Bauern-Kantate“ (kamparano-kantato; la originala nomo de Bach estis „Cantate burlesque“.

Ekesto redakti

La teksto de la kantato devenas de Christian Friedrich Henrici, nomata Picander, kaj ekestis por la 30-a de aŭgusto 1742. Tiutage la hereda, feŭda kaj juĝa sinjoro Carl Heinrich von Dieskau, elektoprinca-saksia ĉambrestro, festis sur la kavalirbieno Kleinzschocher ĉe Lepsiko per granda artfajraĵo sian 36-an naskiĝdatrevenon kaj samtempe akceptis, kiel tiam kutime, la omaĝon de la kamparanoj subigitaj al li.

Picander kiel estro de la urba trinkaĵimposto-enspezo, vininpektoro kaj kontrolisto en la distrikto Lepsiko substaris al distrikta impostinspektoro Dieskau. Lia teksto havas populare drastajn kaj foje ironiajn trajtojn kaj aludas pri serio da lokaj personoj kaj okazintaĵoj de la tiama tempo (ekz. rompado de fiŝkapta privilegio), je kio ankaŭ la najbaraj vilaĝoj Knauthain kaj Cospuden estas menciitaj.

Estas eble, ke Picander petis de Bach muzikigi lian poeziaĵon. Je Bauernkantate temas pri la kantato de Bach kun la plej malfrua konstatebla ekestodato.

Temaro redakti

Laŭnome ne nomata kamparano mokas kune kun kamparanino Mieke pri la insidoj de la impostenspezistoj; je kio ili laŭdas la ŝparemon de la edzino de Dieskau, antaŭ ol ili finfine vivukrias al Dieskau ĉenome. Tie kaj tie ili uzas la suprasaksan dialekton.

Ensemblo redakti

Apartaĵoj redakti

Laŭ la karaktero de la teksto Bach kreis relative simplan komponaĵon kun mallongaj movimentoj kaj plejparte simpla akompano. Plurfoje li reekprenis popularajn dancformojn kaj melodiojn (ekz. la popolkanton „Mit dir und mir ins Federbett, mit dir und mir aufs Stroh“) same kiel partojn el pli fruaj propraj pecoj (movimento 14 el BWV aldonaĵo 11 kaj movimento 20 el BWV 201/7).

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti