Mercedo (Provinco Bonaero)

(Alidirektita el Mercedes (Bonaero))

Mercedo (hispane, Mercedes) estas urbo, situanta proksimume 100 kilometrojn okcidente de la ĉefurbo de Argentino, Bonaero. Ĝi estas unu el la malmultaj urboj kiuj havas 3 fervojojn, kiuj kunigas ĝin al gravaj urboj. Pro ĉi tiu fakto, la urbon oni proponis kiel ĉefurbon de la provinco Bonaero, tamen finfine ĉi tio ne okazis. Hispane, ĝi estas konata kiel La perla del Oeste, kio signifas La perlo de okcidento.

Mercedo
urbo • sidejo de registaro
Administrado
Poŝtkodo B666
Demografio
Loĝantaro 63 284  () [+]
Geografio
Geografia situo 34° 39′ S, 59° 26′ U (mapo)-34.65-59.433333333333Koordinatoj: 34° 39′ S, 59° 26′ U (mapo) [+]
Alto 38 m [+]
Horzono UTC-03:00 [+]
Mercedo (Bonaero)
Mercedo (Bonaero)
DEC
Mercedo
Mercedo
Situo de Mercedo
Mercedo (Argentino)
Mercedo (Argentino)
DEC
Mercedo
Mercedo
Situo de Mercedo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mercedes, Buenos Aires [+]
vdr
Municipa Urbodomo de Mercedo.

Ĝi havas du etajn aerodromojn, sur kiuj povas alteriĝi aviadiloj ne tro grandaj.

La loĝantaro, laŭ la 2001-a censo, estas 59.870 loĝantoj. La averaĝa temperaturo estas 16 °C.

El Mercedo interalie devenas la futbalisto Lucas Biglia, kiu kiel membro de la argentina nacia teamo de futbalo interalie partoprenis en la matĉoj de la Futbala Mondpokalo 2014 en Brazilo.